Revelation of John 9

第五位天使吹号,我就看见一个星从天落到地上,有无底坑的钥匙赐给它。
Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo.
它开了无底坑,便有烟从坑里往上冒,好像大火炉的烟;日头和天空都因这烟昏暗了。
Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto.
有蝗虫从烟中出来,飞到地上;有能力赐给牠们,好像地上蠍子的能力一样,
Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
并且吩咐牠们说,不可伤害地上的草和各样青物,并一切树木,惟独要伤害额上没有 神印记的人。
Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdaĵon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
但不许蝗虫害死他们,只叫他们受痛苦五个月。这痛苦就像蠍子螫人的痛苦一样。
Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam ĝi pikvundas homon.
在那些日子,人要求死,决不得死;愿意死,死却远避他们。
Kaj en tiuj tagoj la homoj serĉos morton, kaj ĝin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.
蝗虫的形状,好像预备出战的马一样,头上戴的好像金冠冕,脸面好像男人的脸面,
Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj.
头发像女人的头发,牙齿像狮子的牙齿。
Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
胸前有甲,好像铁甲。牠们翅膀的声音,好像许多车马奔跑上阵的声音。
Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da ĉevaloj kurantaj en militon.
有尾巴像蠍子,尾巴上的毒钩能伤人五个月。
Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.
有无底坑的使者作牠们的王,按著希伯来话,名叫亚巴顿,希腊话,名叫亚玻伦。
Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
第一样灾祸过去了,还有两样灾祸要来。
La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj.
第六位天使吹号,我就听见有声音从 神面前金坛的四角出来,
Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,
吩咐那吹号的第六位天使,说:把那捆绑在幼发拉底大河的四个使者释放了。
dirantan al la sesa anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato.
那四个使者就被释放;他们原是预备好了,到某年某月某日某时,要杀人的三分之一。
Kaj malligiĝis la kvar anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
马军有二万万;他们的数目我听见了。
Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.
我在异象中看见那些马和骑马的,骑马的胸前有甲如火,与紫玛瑙并硫磺。马的头好像狮子头,有火、有烟、有硫磺从马的口中出来。
Kaj tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.
口中所出来的火与烟并硫磺,这三样灾杀了人的三分之一。
Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj buŝoj.
这马的能力是在口里和尾巴上;因这尾巴像蛇,并且有头用以害人。
Ĉar la kapablo de la ĉevaloj estas en iliaj buŝoj kaj en iliaj vostoj; ĉar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per ĉi tiuj ili vundas.
其余未曾被这些灾所杀的人仍旧不悔改自己手所做的,还是去拜鬼魔和那些不能看、不能听、不能走,金、银、铜、木、石的偶像,
Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;
又不悔改他们那些凶杀、邪术、奸淫、偷窃的事。
kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.