Revelation of John 20

我又看见一位天使从天降下,手里拿著无底坑的钥匙和一条大鍊子。
Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.
他捉住那龙,就是古蛇,又叫魔鬼,也叫撒但,把他捆绑一千年,
Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
扔在无底坑里,将无底坑关闭,用印封上,使牠不得再迷惑列国。等到那一千年完了,以后必须暂时释放牠。
kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo.
我又看见几个宝座,也有坐在上面的,并有审判的权柄赐给他们。我又看见那些因为给耶稣作见证,并为 神之道被斩者的灵魂,和那没有拜过兽与兽像,也没有在额上和手上受过他印记之人的灵魂,他们都复活了,与基督一同作王一千年。
Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn.
这是头一次的复活。(其余的死人还没有复活,直等那一千年完了。)
La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo.
在头一次复活有分的有福了,圣洁了!第二次的死在他们身上没有权柄。他们必作 神和基督的祭司,并要与基督一同作王一千年。
Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn.
那一千年完了,撒但必从监牢里被释放,
Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,
出来要迷惑地上四方(原文是角)的列国,就是歌革和玛各,叫他们聚集争战。他们的人数多如海沙。
kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
他们上来遍满了全地,围住圣徒的营与蒙爱的城,就有火从天降下,烧灭了他们。
Kaj ili supreniris laŭlarĝe de la tero kaj ĉirkaŭis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la ĉielo, kaj ekstermis ilin.
那迷惑他们的魔鬼被扔在硫磺的火湖里,就是兽和假先知所在的地方。他们必昼夜受痛苦,直到永永远远。
Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne.
我又看见一个白色的大宝座与坐在上面的;从他面前天地都逃避,再无可见之处了。
Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur ĝi, antaŭ kies vizaĝo forflugis la tero kaj la ĉielo; kaj ne troviĝis loko por ili.
我又看见死了的人,无论大小,都站在宝座前。案卷展开了,并且另有一卷展开,就是生命册。死了的人都凭著这些案卷所记载的,照他们所行的受审判。
Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn kaj malgrandajn, starantajn antaŭ la trono; kaj libroj estis malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro de vivo; kaj la mortintoj estis juĝataj el la skribitaĵoj en la libroj, laŭ siaj faroj.
于是海交出其中的死人;死亡和阴间也交出其中的死人;他们都照各人所行的受审判。
Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj.
死亡和阴间也被扔在火湖里;这火湖就是第二次的死。
Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago.
若有人名字没记在生命册上,他就被扔在火湖里。
Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon.