Revelation of John 18

此后,我看见另有一位有大权柄的天使从天降下,地就因他的荣耀发光。
Post tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.
他大声喊著说:巴比伦大城倾倒了!倾倒了!成了鬼魔的住处和各样污秽之灵的巢穴(或作:牢狱;下同),并各样污秽可憎之雀鸟的巢穴。
Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.
因为列国都被她邪淫大怒的酒倾倒了。地上的君王与她行淫;地上的客商因她奢华太过就发了财。
Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.
我又听见从天上有声音说:我的民哪,你们要从那城出来,免得与她一同有罪,受她所受的灾殃;
Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;
因她的罪恶滔天;她的不义 神已经想起来了。
ĉar ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn.
她怎样待人,也要怎样待她,按她所行的加倍的报应她;用她调酒的杯加倍的调给她喝。
Redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj; en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon.
她怎样荣耀自己,怎样奢华,也当叫她照样痛苦悲哀,因她心里说:我坐了皇后的位,并不是寡妇,决不至于悲哀。
Kiom ŝi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al ŝi da turmento kaj funebro; ĉar ŝi diras en sia koro: Mi sidas reĝino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.
所以在一天之内,她的灾殃要一齐来到,就是死亡、悲哀、饥荒。她又要被火烧尽了,因为审判她的主 神大有能力。
Tial en unu tago venos ŝiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj ŝi forbrulos per fajro; ĉar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu ŝin juĝas.
地上的君王,素来与她行淫、一同奢华的,看见烧她的烟,就必为她哭泣哀号。
Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado,
因怕她的痛苦,就远远的站著说:哀哉!哀哉!巴比伦大城,坚固的城啊,一时之间你的刑罚就来到了。
starante malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante: Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo.
地上的客商也都为他哭泣悲哀,因为没有人再买他们的货物了;
Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam neniu aĉetas ilian komercaĵon;
这货物就是金、银、宝石、珍珠、细麻布、紫色料、绸子、朱红色料、各样香木、各样象牙的器皿、各样极宝贵的木头,和铜、铁、汉白玉的器皿,
komercaĵon el oro kaj arĝento kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
并肉桂、豆蔻、香料、香膏、乳香、酒、油、细面、麦子、牛、羊、车、马,和奴仆、人口。
kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
巴比伦哪,你所贪爱的果子离开了你;你一切的珍馐美味,和华美的物件也从你中间毁灭,决不能再见了。
Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
贩卖这些货物、借著她发了财的客商,因怕她的痛苦,就远远的站著哭泣悲哀,说:
La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi, malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj lamentante,
哀哉!哀哉!这大城啊,素常穿著细麻、紫色、朱红色的衣服,又用金子、宝石,和珍珠为妆饰。
kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj!
一时之间,这么大的富厚就归于无有了。凡船主和坐船往各处去的,并众水手,连所有靠海为业的,都远远的站著,
ĉar en unu horo pereis tiom da riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
看见烧她的烟,就喊著说:有何城能比这大城呢?
kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego, dirante: Kio similas la grandan urbon?
他们又把尘土撒在头上,哭泣悲哀,喊著说:哀哉!哀哉!这大城啊。凡有船在海中的,都因他的珍宝成了富足!他在一时之间就成了荒场!
Kaj ili ĵetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo! en kiu riĉiĝis ĉiuj, kiuj havis siajn ŝipojn sur la maro per ŝia luksego! ĉar en unu horo ŝi dezertiĝis.
天哪,众圣徒、众使徒、众先知啊,你们都要因她欢喜,因为 神已经在她身上伸了你们的冤。
Ĝojegu super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.
有一位大力的天使举起一块石头,好像大磨石,扔在海里,说:巴比伦大城也必这样猛力的被扔下去,决不能再见了。
Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj ĵetis ĝin en la maron, dirante: Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos.
弹琴、作乐、吹笛、吹号的声音,在你中间决不能再听见;各行手艺人在你中间决不能再遇见;推磨的声音在你中间决不能再听见;
Kaj voĉo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu aŭdiĝos en vi; kaj ĉia metiisto de ĉia metio jam ne plu troviĝos en vi; kaj sono de muelŝtono jam ne plu aŭdiĝos en vi;
灯光在你中间决不能再照耀;新郎和新妇的声音,在你中间决不能再听见。你的客商原来是地上的尊贵人;万国也被你的邪术迷惑了。
kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis.
先知和圣徒,并地上一切被杀之人的血,都在这城里看见了。
Kaj en ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj mortigitoj sur la tero.