Revelation of John 13

我又看见一个兽从海中上来,有十角七头,在十角上戴著十个冠冕,七头上有亵渎的名号。
kaj ĝi staris sur la sablo de la maro. Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.
我所看见的兽,形状像豹,脚像熊的脚,口像狮子的口。那龙将自己的能力、座位、和大权柄都给了牠。
Kaj la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo, kaj ĝiaj piedoj estis kiel de urso, kaj ĝia buŝo kiel buŝo de leono; kaj la drako donis al ĝi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan aŭtoritaton.
我看见兽的七头中,有一个似乎受了死伤,那死伤却医好了。全地的人都希奇跟从那兽,
Kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis; kaj la tuta tero miris post la besto;
又拜那龙─因为牠将自己的权柄给了兽,也拜兽,说:谁能比这兽,谁能与牠交战呢?
kaj ili adorkliniĝis al la drako, ĉar ĝi donis sian aŭtoritaton al la besto; kaj ili adorkliniĝis al la besto, dirante: Kiu estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraŭ ĝi?
又赐给牠说夸大亵渎话的口,又有权柄赐给牠,可以任意而行四十二个月。
kaj estis donita al ĝi buŝo, parolanta grandaĵojn kaj blasfemaĵojn; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato agadi dum kvardek du monatoj.
兽就开口向 神说亵渎的话,亵渎 神的名并他的帐幕,以及那些住在天上的。
Kaj ĝi malfermis la buŝon por blasfemoj kontraŭ Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la loĝantojn de la ĉielo.
又任凭牠与圣徒争战,并且得胜;也把权柄赐给牠,制伏各族、各民、各方、各国。
Kaj estis donite al ĝi fari militon kontraŭ la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al ĝi aŭtoritato sur ĉiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.
凡住在地上、名字从创世以来没有记在被杀之羔羊生命册上的人,都要拜牠。
Kaj adorkliniĝos al ĝi ĉiuj loĝantoj de la tero, kies nomo ne estas skribita en la libro de vivo, libro de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo.
凡有耳的,就应当听!
Se iu havas orelon, tiu aŭskultu.
掳掠人的,必被掳掠;用刀杀人的,必被刀杀。圣徒的忍耐和信心就是在此。
Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. Ĉi tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.
我又看见另有一个兽从地中上来有两角如同羊羔,说话好像龙。
Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj ĝi havis du kornojn, simile al ŝafido, kaj ĝi parolis kiel drako.
牠在头一个兽面前,施行头一个兽所有的权柄,并且叫地和住在地上的人拜那死伤医好的头一个兽。
Kaj ĝi ekzercas la tutan aŭtoritaton de la unua besto antaŭ ĝi. Kaj ĝi devigas la teron kaj la loĝantojn sur ĝi adorkliniĝi al la unua besto, kies morta vundo saniĝis.
又行大奇事,甚至在人面前,叫火从天降在地上。
Kaj ĝi faras grandajn signojn, devigante eĉ fajron malsupreniri el la ĉielo sur la teron antaŭ la homoj.
牠因赐给牠权柄在兽面前能行奇事,就迷惑住在地上的人,说:要给那受刀伤还活著的兽作个像。
Kaj ĝi trompas la loĝantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al ĝi fari antaŭ la besto; dirante al la loĝantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.
又有权柄赐给牠,叫兽像有生气,并且能说话,又叫所有不拜兽像的人都被杀害。
Kaj estis donite, ke ĝi donu spiron al la bildo de la besto, por ke eĉ parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke ĉiuj, kiuj ne volas adorkliniĝi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.
牠又叫众人,无论大小、贫富、自主的、为奴的,都在右手上或是在额上受一个印记。
Kaj ĝi devigas ĉiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la riĉajn kaj la malriĉajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aŭ sur la frunto;
除了那受印记、有了兽名或有兽名数目的,都不得做买卖。
por ke neniu povu aĉeti aŭ vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon de la besto, aŭ la numeron de ĝia nomo.
在这里有智慧:凡有聪明的,可以算计兽的数目;因为这是人的数目,它的数目是六百六十六。
Ĉi tie estas saĝeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la besto; ĉar ĝi estas la numero de homo; kaj ĝia numero estas sescent sesdek ses.