Psalms 68

(大卫的诗歌,交与伶长。)愿 神兴起,使他的仇敌四散,叫那恨他的人从他面前逃跑。
Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
他们被驱逐,如烟被风吹散;恶人见 神之面而消灭,如蜡被火镕化。
Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
惟有义人必然欢喜,在 神面前高兴快乐。
Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
你们当向 神唱诗,歌颂他的名;为那坐车行过旷野的修平大路。他的名是耶和华,要在他面前欢乐!
Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
 神在他的圣所作孤儿的父,作寡妇的伸冤者。
Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.
 神叫孤独的有家,使被囚的出来享福;惟有悖逆的住在干燥之地。
Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
 神啊,你曾在你百姓前头出来,在旷野行走。(细拉)
Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.
那时,地见 神的面而震动,天也落雨;西奈山见以色列 神的面也震动。
La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.
 神啊,你降下大雨;你产业以色列疲乏的时候,你使他坚固。
Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
你的会众住在其中; 神啊,你的恩惠是为困苦人预备的。
Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
主发命令,传好信息的妇女成了大群。
Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
统兵的君王逃跑了,逃跑了;在家等候的妇女分受所夺的。
Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
你们安卧在羊圈的时候,好像鸽子的翅膀镀白银,翎毛镀黄金一般。
Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
全能者在境内赶散列王的时候,势如飘雪在撒们。
Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
巴珊山是 神的山;巴珊山是多峰多岭的山。
Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
你们多峰多岭的山哪,为何斜看 神所愿居住的山?耶和华必住这山,直到永远!
Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
 神的车辇累万盈千;主在其中,好像在西奈圣山一样。
Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
你已经升上高天,掳掠仇敌;你在人间,就是在悖逆的人间,受了供献,叫耶和华 神可以与他们同住。
Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
天天背负我们重担的主,就是拯救我们的 神,是应当称颂的!(细拉)
Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.
 神是为我们施行诸般救恩的 神;人能脱离死亡是在乎主耶和华。
Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
但 神要打破他仇敌的头,就是那常犯罪之人的发顶。
Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
主说:我要使众民从巴珊而归,使他们从深海而回,
Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
使你打碎仇敌,你的脚踹在血中,使你狗的舌头从其中得分。
Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.
 神啊,你是我的 神,我的王;人已经看见你行走,进入圣所。
Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
歌唱的行在前,作乐的随在后,都在击鼓的童女中间。
Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
从以色列源头而来的,当在各会中称颂主 神!
En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
在那里,有统管他们的小便雅悯,有犹大的首领和他们的群众,有西布伦的首领,有拿弗他利的首领。
Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
以色列的能力是 神所赐的; 神啊,求你坚固你为我们所成全的事!
Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
因你耶路撒冷的殿,列王必带贡物献给你。
Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn.
求你叱喝芦苇中的野兽和群公牛,并列邦中的牛犊。把银块踹在脚下; 神已经赶散好争战的列邦。
Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
埃及的公侯要出来朝见 神;古实人要急忙举手祷告。
Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
世上的列国啊,你们要向 神歌唱;愿你们歌颂主!
Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.
歌颂那自古驾行在诸天以上的主!他发出声音,是极大的声音。
Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
你们要将能力归给 神。他的威荣在以色列之上;他的能力是在穹苍。
Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
 神啊,你从圣所显为可畏;以色列的 神是那将力量权能赐给他百姓的。 神是应当称颂的!
Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.