Psalms 58

(大卫的金诗,交与伶长。调用休要毁坏。)世人哪,你们默然不语,真合公义吗?施行审判,岂按正直吗?
Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
不然!你们是心中作恶;你们在地上秤出你们手所行的强暴。
Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
恶人一出母胎就与 神疏远,一离母腹便走错路,说谎话。
De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
他们的毒气好像蛇的毒气;他们好像塞耳的聋虺,
Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
不听行法术的声音,虽用极灵的咒语也是不听。
Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
 神啊,求你敲碎他们口中的牙;耶和华啊,求你敲掉少壮狮子的大牙!
Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
愿他们消灭,如急流的水一般;他们瞅准射箭的时候,愿箭头彷彿砍断。
Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
愿他们像蜗牛消化过去,又像妇人坠落未见天日的胎。
Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
你们用荆棘烧火,锅还未热,他要用旋风把青的和烧著的一齐刮去。
Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.
义人见仇敌遭报就欢喜,要在恶人的血中洗脚。
Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
因此,人必说:义人诚然有善报;在地上果有施行判断的 神!
Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.