Psalms 57

(大卫逃避扫罗,藏在洞里。那时,他作这金诗,交与伶长。调用休要毁坏。) 神啊,求你怜悯我,怜悯我!因为我的心投靠你。我要投靠在你翅膀的荫下,等到灾害过去。
Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
我要求告至高的 神,就是为我成全诸事的 神。
Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
那要吞我的人辱骂我的时候, 神从天上必施恩救我,也必向我发出慈爱和诚实。
Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
我的性命在狮子中间;我躺卧在性如烈火的世人当中。他们的牙齿是枪、箭;他们的舌头是快刀。
Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
 神啊,愿你崇高过于诸天!愿你的荣耀高过全地!
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
他们为我的脚设下网罗,压制我的心;他们在我面前挖了坑,自己反掉在其中。(细拉)
Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
 神啊,我心坚定,我心坚定;我要唱诗,我要歌颂!
Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
我的灵(原文是荣耀)啊,你当醒起!琴瑟啊,你们当醒起!我自己要极早醒起!
Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
主啊,我要在万民中称谢你,在列邦中歌颂你!
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
因为,你的慈爱高及诸天;你的诚实达到穹苍。
Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
 神啊,愿你崇高过于诸天!愿你的荣耀高过全地!
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.