Psalms 55

(大卫的训诲诗,交与伶长。用丝弦的乐器。) 神啊,求你留心听我的祷告,不要隐藏不听我的恳求!
Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
求你侧耳听我,应允我。我哀叹不安,发声唉哼,
Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
都因仇敌的声音,恶人的欺压;因为他们将罪孽加在我身上,发怒气逼迫我。
Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
我心在我里面甚是疼痛;死的惊惶临到我身。
Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
恐惧战兢归到我身;惊恐漫过了我。
Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
我说:但愿我有翅膀像鸽子,我就飞去,得享安息。
Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
我必远游,宿在旷野。(细拉)
Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
我必速速逃到避所,脱离狂风暴雨。
Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
主啊,求你吞灭他们,变乱他们的舌头!因为我在城中见了强暴争竞的事。
Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
他们在城墙上昼夜绕行;在城内也有罪孽和奸恶。
Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
邪恶在其中;欺压和诡诈不离街市。
Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
原来不是仇敌辱骂我,若是仇敌,还可忍耐;也不是恨我的人向我狂大,若是恨我的人就必躲避他。
Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li;
不料是你;你原与我平等,是我的同伴,是我知己的朋友!
Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
我们素常彼此谈论,以为甘甜;我们与群众在 神的殿中同行。
Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
愿死亡忽然临到他们!愿他们活活地下入阴间!因为他们的住处,他们的心中,都是邪恶。
La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
至于我,我要求告 神;耶和华必拯救我。
Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
我要晚上、早晨、晌午哀声悲叹;他也必听我的声音。
Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
他救赎我命脱离攻击我的人,使我得享平安,因为与我相争的人甚多。
Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.
那没有更变、不敬畏 神的人,从太古常存的 神必听见而苦待他。
Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion.
他背了约,伸手攻击与他和好的人。
Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
他的口如奶油光滑,他的心却怀著争战;他的话比油柔和,其实是拔出来的刀。
Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
你要把你的重担卸给耶和华,他必抚养你;他永不叫义人动摇。
Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
 神啊,你必使恶人下入灭亡的坑;流人血、行诡诈的人必活不到半世,但我要倚靠你。
Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.