Psalms 47

(可拉后裔的诗,交与伶长。)万民哪,你们都要拍掌!要用夸胜的声音向 神呼喊!
Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.
因为耶和华至高者是可畏的;他是治理全地的大君王。
Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
他叫万民服在我们以下,又叫列邦服在我们脚下。
Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
他为我们选择产业,就是他所爱之雅各的荣耀。(细拉)
Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
 神上升,有喊声相送;耶和华上升,有角声相送。
Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
你们要向 神歌颂,歌颂!向我们王歌颂,歌颂!
Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!
因为 神是全地的王;你们要用悟性歌颂。
Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
 神作王治理万国; 神坐在他的圣宝座上。
Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
列邦的君王聚集要作亚伯拉罕之 神的民。因为世界的盾牌是属 神的;他为至高!
La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.