Psalms 38

(大卫的记念诗。)耶和华啊,求你不要在怒中责备我,不要在烈怒中惩罚我!
Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
因为,你的箭射入我身;你的手压住我。
Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
因你的恼怒,我的肉无一完全;因我的罪过,我的骨头也不安宁。
Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
我的罪孽高过我的头,如同重担叫我担当不起。
Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
因我的愚昧,我的伤发臭流脓。
Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
我疼痛,大大拳曲,终日哀痛。
Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
我满腰是火;我的肉无一完全。
Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
我被压伤,身体疲倦;因心里不安,我就唉哼。
Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
主啊,我的心愿都在你面前;我的叹息不向你隐瞒。
Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
我心跳动,我力衰微,连我眼中的光也没有了。
Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
我的良朋密友因我的灾病都躲在旁边站著;我的亲戚本家也远远地站立。
Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
那寻索我命的设下网罗;那想要害我的口出恶言,终日思想诡计。
Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
但我如聋子不听,像哑巴不开口。
Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
我如不听见的人,口中没有回话。
Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
耶和华啊,我仰望你!主─我的 神啊,你必应允我!
Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
我曾说:恐怕他们向我夸耀;我失脚的时候,他们向我夸大。
Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
我几乎跌倒;我的痛苦常在我面前。
Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
我要承认我的罪孽;我要因我的罪忧愁。
Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.
但我的仇敌又活泼又强壮,无理恨我的增多了。
Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
以恶报善的与我作对,因我是追求良善。
Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
耶和华啊,求你不要撇弃我!我的 神啊,求你不要远离我!
Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
拯救我的主啊,求你快快帮助我!
Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!