Psalms 36

(耶和华的仆人大卫的诗,交与伶长。)恶人的罪过在他心里说:我眼中不怕 神!
La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
他自夸自媚,以为他的罪孽终不显露,不被恨恶。
Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
他口中的言语尽是罪孽诡诈;他与智慧善行已经断绝。
La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
他在床上图谋罪孽,定意行不善的道,不憎恶恶事。
Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
耶和华啊,你的慈爱上及诸天;你的信实达到穹苍。
Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
你的公义好像高山;你的判断如同深渊。耶和华啊,人民、牲畜,你都救护。
Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
 神啊,你的慈爱何其宝贵!世人投靠在你翅膀的荫下。
Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
他们必因你殿里的肥甘得以饱足;你也必叫他们喝你乐河的水。
Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
因为,在你那里有生命的源头;在你的光中,我们必得见光。
Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
愿你常施慈爱给认识你的人,常以公义待心里正直的人。
Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
不容骄傲人的脚践踏我;不容凶恶人的手赶逐我。
Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
在那里,作孽的人已经仆倒;他们被推倒,不能再起来。
Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.