Psalms 34

(大卫在亚比米勒面前装疯,被他赶出去,就作这诗。)我要时时称颂耶和华;讚美他的话必常在我口中。
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
我的心必因耶和华夸耀;谦卑人听见就要喜乐。
Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
你们和我当称耶和华为大,一同高举他的名。
Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.
我曾寻求耶和华,他就应允我,救我脱离了一切的恐惧。
Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
凡仰望他的,便有光荣;他们的脸必不蒙羞。
Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
我这困苦人呼求,耶和华便垂听,救我脱离一切患难。
Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
耶和华的使者在敬畏他的人四围安营,搭救他们。
Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
你们要尝尝主恩的滋味,便知道他是美善;投靠他的人有福了!
Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
耶和华的圣民哪,你们当敬畏他,因敬畏他的一无所缺。
Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
少壮狮子还缺食忍饿,但寻求耶和华的什么好处都不缺。
Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
众弟子啊,你们当来听我的话!我要将敬畏耶和华的道教训你们。
Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
有何人喜好存活,爱慕长寿,得享美福,
Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
就要禁止舌头不出恶言,嘴唇不说诡诈的话。
Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
要离恶行善,寻求和睦,一心追赶。
Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
耶和华的眼目看顾义人;他的耳朵听他们的呼求。
La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
耶和华向行恶的人变脸,要从世上除灭他们的名号。
La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
义人呼求,耶和华听见了,便救他们脱离一切患难。
Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
耶和华靠近伤心的人,拯救灵性痛悔的人。
Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
义人多有苦难,但耶和华救他脱离这一切,
Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
又保全他一身的骨头,连一根也不折断。
Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
恶必害死恶人;恨恶义人的,必被定罪。
La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.
耶和华救赎他仆人的灵魂;凡投靠他的,必不致定罪。
La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.