Psalms 28

(大卫的诗。)耶和华啊,我要求告你!我的磐石啊,不要向我缄默!倘若你向我闭口,我就如将死的人一样。
Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
我呼求你,向你至圣所举手的时候,求你垂听我恳求的声音!
Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
不要把我和恶人并作孽的一同除掉;他们与邻舍说和平话,心里却是奸恶。
Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
愿你按著他们所做的,并他们所行的恶事待他们。愿你照著他们手所做的待他们,将他们所应得的报应加给他们。
Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.
他们既然不留心耶和华所行的和他手所做的,他就必毁坏他们,不建立他们。
Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
耶和华是应当称颂的,因为他听了我恳求的声音。
Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
耶和华是我的力量,是我的盾牌;我心里倚靠他就得帮助。所以我心中欢乐,我必用诗歌颂讚他。
La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
耶和华是他百姓的力量,又是他受膏者得救的保障。
La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
求你拯救你的百姓,赐福给你的产业,牧养他们,扶持他们,直到永远。
Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.