Psalms 22

(大卫的诗,交与伶长。调用朝鹿。)我的 神,我的 神!为什么离弃我?为什么远离不救我?不听我唉哼的言语?
Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
我的 神啊,我白日呼求,你不应允,夜间呼求,并不住声。
Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
但你是圣洁的,是用以色列的讚美为宝座(或译:居所)的。
Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
我们的祖宗倚靠你;他们倚靠你,你便解救他们。
Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
他们哀求你,便蒙解救;他们倚靠你,就不羞愧。
Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
但我是虫,不是人,被众人羞辱,被百姓藐视。
Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
凡看见我的都嗤笑我;他们撇嘴摇头,说:
Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
他把自己交托耶和华,耶和华可以救他吧!耶和华既喜悦他,可以搭救他吧!
Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
但你是叫我出母腹的;我在母怀里,你就使我有倚靠的心。
Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
我自出母胎就被交在你手里;从我母亲生我,你就是我的 神。
Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
求你不要远离我!因为急难临近了,没有人帮助我。
Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
有许多公牛围绕我,巴珊大力的公牛四面困住我。
Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
牠们向我张口,好像抓撕吼叫的狮子。
Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
我如水被倒出来;我的骨头都脱了节;我心在我里面如蜡镕化。
Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
我的精力枯干,如同瓦片;我的舌头贴在我牙床上。你将我安置在死地的尘土中。
Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
犬类围著我,恶党环绕我;他们扎了我的手,我的脚。
Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
我的骨头,我都能数过;他们瞪著眼看我。
Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
他们分我的外衣,为我的里衣拈阄。
Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
耶和华啊,求你不要远离我!我的救主啊,求你快来帮助我!
Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.
求你救我的灵魂脱离刀剑,救我的生命(生命:原文是独一者)脱离犬类,
Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.
救我脱离狮子的口;你已经应允我,使我脱离野牛的角。
Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
我要将你的名传与我的弟兄,在会中我要讚美你。
Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
你们敬畏耶和华的人要讚美他!雅各的后裔都要荣耀他!以色列的后裔都要惧怕他!
Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
因为他没有藐视憎恶受苦的人,也没有向他掩面;那受苦之人呼籲的时候,他就垂听。
Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
我在大会中讚美你的话是从你而来的;我要在敬畏耶和华的人面前还我的愿。
Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
谦卑的人必吃得饱足;寻求耶和华的人必讚美他。愿你们的心永远活著!
La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
地的四极都要想念耶和华,并且归顺他;列国的万族都要在你面前敬拜。
Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
因为国权是耶和华的;他是管理万国的。
Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.
地上一切丰肥的人必吃喝而敬拜;凡下到尘土中─不能存活自己性命的人─都要在他面前下拜。
Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
他必有后裔事奉他;主所行的事必传与后代。
Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
他们必来把他的公义传给将要生的民,言明这事是他所行的。
Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.