Psalms 2

外邦为什么争闹?万民为什么谋算虚妄的事?
Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
世上的君王一齐起来,臣宰一同商议,要敌挡耶和华并他的受膏者,
Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
说:我们要挣开他们的捆绑,脱去他们的绳索。
Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
那坐在天上的必发笑;主必嗤笑他们。
La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
那时,他要在怒中责备他们,在烈怒中惊吓他们,
Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
说:我已经立我的君在锡安─我的圣山上了。
Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.
受膏者说:我要传圣旨。耶和华曾对我说:你是我的儿子,我今日生你。
Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis.
你求我,我就将列国赐你为基业,将地极赐你为田产。
Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
你必用铁杖打破他们;你必将他们如同窑匠的瓦器摔碎。
Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
现在,你们君王应当省悟!你们世上的审判官该受管教!
Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
当存畏惧事奉耶和华,又当存战兢而快乐。
Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.
当以嘴亲子,恐怕他发怒,你们便在道中灭亡,因为他的怒气快要发作。凡投靠他的,都是有福的。
Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.