Psalms 141

(大卫的诗。)耶和华啊,我曾求告你,求你快快临到我这里!我求告你的时候,愿你留心听我的声音!
Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
愿我的祷告如香陈列在你面前!愿我举手祈求,如献晚祭!
Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
耶和华啊,求你禁止我的口,把守我的嘴!
Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
求你不叫我的心偏向邪恶,以致我和作孽的人同行恶事;也不叫我吃他们的美食。
Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
任凭义人击打我,这算为仁慈;任凭他责备我,这算为头上的膏油;我的头不要躲闪。正在他们行恶的时候,我仍要祈祷。
Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.
他们的审判官被扔在巖下;众人要听我的话,因为这话甘甜。
Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
我们的骨头散在墓旁,好像人耕田、刨地的土块。
Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.
主─耶和华啊,我的眼目仰望你;我投靠你,求你不要将我撇得孤苦!
Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.
求你保护我脱离恶人为我设的网罗和作孽之人的圈套!
Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
愿恶人落在自己的网里,我却得以逃脱。
La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.