Proverbs 7

我儿,你要遵守我的言语,将我的命令存记在心。
Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.
遵守我的命令就得存活;保守我的法则(或译:指教),好像保守眼中的瞳人,
Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
系在你指头上,刻在你心版上。
Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
对智慧说:你是我的姊妹,称呼聪明为你的亲人,
Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
她就保你远离淫妇,远离说谄媚话的外女。
Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
我曾在我房屋的窗户内,从我窗櫺之间往外观看:
Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
见愚蒙人内,少年人中,分明有一个无知的少年人,
Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
从街上经过,走近淫妇的巷口,直往通她家的路去,
Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
在黄昏,或晚上,或半夜,或黑暗之中。
En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
看哪,有一个妇人来迎接他,是妓女的打扮,有诡诈的心思。
Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
这妇人喧嚷,不守约束,在家里停不住脚,
Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
有时在街市上,有时在宽阔处,或在各巷口蹲伏,
Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
拉住那少年人,与他亲嘴,脸无羞耻对他说:
Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
平安祭在我这里,今日才还了我所许的愿。
Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
因此,我出来迎接你,恳切求见你的面,恰巧遇见了你。
Tial mi eliris al vi renkonte, Por serĉi vian vizaĝon, kaj mi vin trovis.
我已经用绣花毯子和埃及线织的花纹布铺了我的床。
Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.
我又用没药、沉香、桂皮薰了我的榻。
Mi parfumis mian kuŝejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.
你来,我们可以饱享爱情,直到早晨;我们可以彼此亲爱欢乐。
Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
因为我丈夫不在家,出门行远路;
Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;
他手拿银囊,必到月望才回家。
La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.
淫妇用许多巧言诱他随从,用谄媚的嘴逼他同行。
Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
少年人立刻跟随她,好像牛往宰杀之地,又像愚昧人带锁鍊去受刑罚,
Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno;
直等箭穿他的肝,如同雀鸟急入网罗,却不知是自丧己命。
Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
众子啊,现在要听从我,留心听我口中的话。
Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.
你的心不可偏向淫妇的道,不要入她的迷途。
Via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, Ne eraru sur ŝia irejo;
因为,被她伤害仆倒的不少;被她杀戮的而且甚多。
Ĉar multajn ŝi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas ŝiaj mortigitoj.
她的家是在阴间之路,下到死亡之宫。
Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto.