Proverbs 30

雅基的儿子亚古珥的言语就是真言。这人对以铁和乌甲说:
Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
我比众人更蠢笨,也没有人的聪明。
Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
我没有学好智慧,也不认识至圣者。
Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
谁升天又降下来?谁聚风在掌握中?谁包水在衣服里?谁立定地的四极?他名叫什么?他儿子名叫什么?你知道吗?
Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?
 神的言语句句都是炼净的;投靠他的,他便作他们的盾牌。
Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
他的言语,你不可加添,恐怕他责备你,你就显为说谎言的。
Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
我求你两件事,在我未死之先,不要不赐给我:
Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:
求你使虚假和谎言远离我;使我也不贫穷也不富足;赐给我需用的饮食,
Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
恐怕我饱足不认你,说:耶和华是谁呢?又恐怕我贫穷就偷窃,以致亵渎我 神的名。
Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
你不要向主人谗谤仆人,恐怕他咒诅你,你便算为有罪。
Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
有一宗人(宗:原文是代;下同),咒诅父亲,不给母亲祝福。
Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
有一宗人,自以为清洁,却没有洗去自己的污秽。
Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
有一宗人,眼目何其高傲,眼皮也是高举。
Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
有一宗人,牙如剑,齿如刀,要吞灭地上的困苦人和世间的穷乏人。
Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
蚂蟥有两个女儿,常说:给呀,给呀!有三样不知足的,连不说够的共有四样:
Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
就是阴间和石胎,浸水不足的地,并火。
Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
戏笑父亲、藐视而不听从母亲的,他的眼睛必为谷中的乌鸦啄出来,为鹰雏所吃。
Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
我所测不透的奇妙有三样,连我所不知道的共有四样:
Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
就是鹰在空中飞的道;蛇在磐石上爬的道;船在海中行的道;男与女交合的道。
La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
淫妇的道也是这样:她吃了,把嘴一擦就说:我没有行恶。
Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
使地震动的有三样,连地担不起的共有四样:
Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
就是仆人作王;愚顽人吃饱;
Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
丑恶的女子出嫁;婢女接续主母。
Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
地上有四样小物,却甚聪明:
Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
蚂蚁是无力之类,却在夏天预备粮食。
La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
沙番是软弱之类,却在磐石中造房。
La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
蝗虫没有君王,却分队而出。
La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
守宫用爪抓墙,却住在王宫。
La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
步行威武的有三样,连行走威武的共有四样:
Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
就是狮子─乃百兽中最为猛烈、无所躲避的,
La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;
猎狗,公山羊,和无人能敌的君王。
Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
你若行事愚顽,自高自傲,或是怀了恶念,就当用手摀口。
Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon.
摇牛奶必成奶油;扭鼻子必出血。照样,激动怒气必起争端。
Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.