Proverbs 25

以下也是所罗门的箴言,是犹大王希西家的人所誊录的。
Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
将事隐祕乃 神的荣耀;将事察清乃君王的荣耀。
Honoro de Dio estas kaŝi aferon; Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon.
天之高,地之厚,君王之心也测不透。
La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla.
除去银子的渣滓就有银子出来,银匠能以做器皿。
Forigu de arĝento la almiksaĵon, Kaj la puriganto ricevos vazon.
除去王面前的恶人,国位就靠公义坚立。
Forigu malvirtulon de la reĝo, Kaj lia trono fortikiĝos en justeco.
不要在王面前妄自尊大;不要在大人的位上站立。
Ne montru vin granda antaŭ la reĝo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu;
宁可有人说:请你上来,强如在你觐见的王子面前叫你退下。
Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
不要冒失出去与人争竞,免得至终被他羞辱,你就不知道怎样行了。
Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
你与邻舍争讼,要与他一人辩论,不可洩漏人的密事,
Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;
恐怕听见的人骂你,你的臭名就难以脱离。
Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
一句话说得合宜,就如金苹果在银网子里。
Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
智慧人的劝戒,在顺从的人耳中,好像金耳环和精金的妆饰。
Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.
忠信的使者叫差他的人心里舒畅,就如在收割时有冰雪的凉气。
Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
空夸赠送礼物的,好像无雨的风云。
Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
恒常忍耐可以劝动君王;柔和的舌头能折断骨头。
Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
你得了蜜吗?只可吃够而已,恐怕你过饱就呕吐出来。
Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
你的脚要少进邻舍的家,恐怕他厌烦你,恨恶你。
Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
作假见证陷害邻舍的,就是大槌,是利刀,是快箭。
Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
患难时倚靠不忠诚的人,好像破坏的牙,错骨缝的脚。
Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
对伤心的人唱歌,就如冷天脱衣服,又如碱上倒醋。
Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
你的仇敌若饿了,就给他饭吃;若渴了,就给他水喝;
Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;
因为,你这样行就是把炭火堆在他的头上;耶和华也必赏赐你。
Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.
北风生雨,谗谤人的舌头也生怒容。
Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.
宁可住在房顶的角上,不在宽阔的房屋与争吵的妇人同住。
Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
有好消息从远方来,就如拿凉水给口渴的人喝。
Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.
义人在恶人面前退缩,好像逿浑之泉,弄浊之井。
Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.
吃蜜过多是不好的;考究自己的荣耀也是可厌的。
Ne bone estas manĝi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas serĉi sian gloron.
人不制伏自己的心,好像毁坏的城邑没有墙垣。
Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.