Proverbs 24

你不要嫉妒恶人,也不要起意与他们相处;
Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
因为,他们的心图谋强暴,他们的口谈论奸恶。
Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.
房屋因智慧建造,又因聪明立稳;
Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
其中因知识充满各样美好宝贵的财物。
Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
智慧人大有能力;有知识的人力上加力。
Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
你去打仗,要凭智谋;谋士众多,人便得胜。
Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
智慧极高,非愚昧人所能及,所以在城门内不敢开口。
Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
设计作恶的,必称为奸人。
Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
愚妄人的思念乃是罪恶;亵慢者为人所憎恶。
Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
你在患难之日若胆怯,你的力量就微小。
Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
人被拉到死地,你要解救;人将被杀,你须拦阻。
Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
你若说:这事我未曾知道,那衡量人心的岂不明白吗?保守你命的岂不知道吗?他岂不按各人所行的报应各人吗?
Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
我儿,你要吃蜜,因为是好的;吃蜂房下滴的蜜便觉甘甜。
Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
你心得了智慧,也必觉得如此。你若找著,至终必有善报;你的指望也不致断绝。
Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
你这恶人,不要埋伏攻击义人的家;不要毁坏他安居之所。
Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
因为,义人虽七次跌倒,仍必兴起;恶人却被祸患倾倒。
Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
你仇敌跌倒,你不要欢喜;他倾倒,你心不要快乐;
Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
恐怕耶和华看见就不喜悦,将怒气从仇敌身上转过来。
Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
不要为作恶的心怀不平,也不要嫉妒恶人;
Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
因为,恶人终不得善报;恶人的灯也必熄灭。
Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
我儿,你要敬畏耶和华与君王,不要与反覆无常的人结交,
Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
因为他们的灾难必忽然而起。耶和华与君王所施行的毁灭,谁能知道呢?
Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
以下也是智慧人的箴言:审判时看人情面是不好的。
Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
对恶人说:你是义人的,这人万民必咒诅,列邦必憎恶。
Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
责备恶人的,必得喜悦;美好的福也必临到他。
Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.
应对正直的,犹如与人亲嘴。
Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
你要在外头预备工料,在田间办理整齐,然后建造房屋。
Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.
不可无故作见证陷害邻舍,也不可用嘴欺骗人。
Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?
不可说:人怎样待我,我也怎样待他;我必照他所行的报复他。
Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro.
我经过懒惰人的田地、无知人的葡萄园,
Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;
荆棘长满了地皮,刺草遮盖了田面,石墙也坍塌了。
Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.
我看见就留心思想;我看著就领了训诲。
Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:
再睡片时,打盹片时,抱著手躺卧片时,
Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
你的贫穷就必如强盗速来,你的缺乏彷彿拿兵器的人来到。
Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.