Proverbs 10

所罗门的箴言:智慧之子使父亲欢乐;愚昧之子叫母亲担忧。
Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.
不义之财毫无益处;惟有公义能救人脱离死亡。
Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
耶和华不使义人受饥饿;恶人所欲的,他必推开。
La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.
手懒的,要受贫穷;手勤的,却要富足。
Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.
夏天聚敛的,是智慧之子;收割时沉睡的,是贻羞之子。
Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
福祉临到义人的头;强暴蒙蔽恶人的口。
Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
义人的纪念被称讚;恶人的名字必朽烂。
La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
心中智慧的,必受命令;口里愚妄的,必致倾倒。
Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
行正直路的,步步安稳;走弯曲道的,必致败露。
Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
以眼传神的,使人忧患;口里愚妄的,必致倾倒。
Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
义人的口是生命的泉源;强暴蒙蔽恶人的口。
La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
恨能挑启争端;爱能遮掩一切过错。
Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.
明哲人嘴里有智慧;无知人背上受刑杖。
Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.
智慧人积存知识;愚妄人的口速致败坏。
Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.
富户的财物是他的坚城;穷人的贫乏是他的败坏。
La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
义人的勤劳致生;恶人的进项致死(死:原文是罪)。
La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
谨守训诲的,乃在生命的道上;违弃责备的,便失迷了路。
Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.
隐藏怨恨的,有说谎的嘴;口出谗谤的,是愚妄的人。
Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.
多言多语难免有过;禁止嘴唇是有智慧。
Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.
义人的舌乃似高银;恶人的心所值无几。
La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
义人的口教养多人;愚昧人因无知而死亡。
La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.
耶和华所赐的福使人富足,并不加上忧虑。
La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.
愚妄人以行恶为戏耍;明哲人却以智慧为乐。
Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.
恶人所怕的,必临到他;义人所愿的,必蒙应允。
Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
暴风一过,恶人归于无有;义人的根基却是永久。
Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
懒惰人叫差他的人如醋倒牙,如烟薰目。
Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
敬畏耶和华使人日子加多;但恶人的年岁必被减少。
La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
义人的盼望必得喜乐;恶人的指望必致灭没。
La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
耶和华的道是正直人的保障,却成了作孽人的败坏。
La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
义人永不挪移;恶人不得住在地上。
Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
义人的口滋生智慧;乖谬的舌必被割断。
La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.
义人的嘴能令人喜悦;恶人的口说乖谬的话。
La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.