Philippians 1

基督耶稣的仆人保罗和提摩太写信给凡住腓立比、在基督耶稣里的众圣徒,和诸位监督,诸位执事。
Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:
愿恩惠、平安从 神我们的父并主耶稣基督归与你们!
Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
我每逢想念你们,就感谢我的 神;
Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi,
每逢为你们众人祈求的时候,常是欢欢喜喜的祈求。
ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo,
因为从头一天直到如今,你们是同心合意的兴旺福音。
pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun;
我深信那在你们心里动了善工的,必成全这工,直到耶稣基督的日子。
pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo;
我为你们众人有这样的意念,原是应当的;因你们常在我心里,无论我是在捆锁之中,是辩明证实福音的时候,你们都与我一同得恩。
kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio.
我体会基督耶稣的心肠,切切的想念你们众人;这是 神可以给我作见证的。
Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo.
我所祷告的,就是要你们的爱心在知识和各样见识上多而又多,
Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo,
使你们能分别是非(或作:喜爱那美好的事),作诚实无过的人,直到基督的日子;
por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo,
并靠著耶稣基督结满了仁义的果子,叫荣耀称讚归与 神。
plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.
弟兄们,我愿意你们知道,我所遭遇的事更是叫福音兴旺,
Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio,
以致我受的捆锁在御营全军和其余的人中,已经显明是为基督的缘故。
tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke;
并且那在主里的弟兄多半因我受的捆锁就笃信不疑,越发放胆传 神的道,无所惧怕。
kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste elparoladi la vorton de Dio.
有的传基督是出于嫉妒纷争,也有的是出于好意。
Unuj ja proklamas Kriston eĉ envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;
这一等是出于爱心,知道我是为辩明福音设立的;
ĉi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;
那一等传基督是出于结党,并不诚实,意思要加增我捆锁的苦楚。
sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.
这有何妨呢?或是假意,或是真心,无论怎样,基督究竟被传开了。为此,我就欢喜,并且还要欢喜;
Kio do? nur tio, ke ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos.
因为我知道,这事借著你们的祈祷和耶稣基督之灵的帮助,终必叫我得救。
Ĉar mi scias, ke ĉi tio efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,
照著我所切慕、所盼望的,没有一事叫我羞愧。只要凡事放胆,无论是生是死,总叫基督在我身上照常显大。
laŭ mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam, tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ per morto.
因我活著就是基督,我死了就有益处。
Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.
但我在肉身活著,若成就我工夫的果子,我就不知道该挑选什么。
Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.
我正在两难之间,情愿离世与基督同在,因为这是好得无比的。
Ĉar ambaŭflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;
然而,我在肉身活著,为你们更是要紧的。
tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.
我既然这样深信,就知道仍要住在世间,且与你们众人同住,使你们在所信的道上又长进又喜乐,
Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido;
叫你们在基督耶稣里的欢乐,因我再到你们那里去,就越发加增。
por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova ĉeestado kun vi.
只要你们行事为人与基督的福音相称,叫我或来见你们,或不在你们那里,可以听见你们的景况,知道你们同有一个心志,站立得稳,为所信的福音齐心努力。
Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,
凡事不怕敌人的惊吓,这是证明他们沉沦,你们得救都是出于 神。
kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via saviĝo;
因为你们蒙恩,不但得以信服基督,并要为他受苦。
ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;
你们的争战,就与你们在我身上从前所看见、现在所听见的一样。
havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.