Numbers 9

以色列人出埃及地以后,第二年正月,耶和华在西奈的旷野吩咐摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante:
「以色列人应当在所定的日期守逾越节,
La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo.
就是本月十四日黄昏的时候,你们要在所定的日期守这节,要按这节的律例典章而守。」
En la dek-kvara tago de ĉi tiu monato, ĉirkaŭ la vespero, faru ĝin en ĝia tempo; laŭ ĉiuj ĝiaj leĝoj kaj laŭ ĉiuj ĝiaj instrukcioj faru ĝin.
于是摩西吩咐以色列人守逾越节。
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon.
他们就在西奈的旷野,正月十四日黄昏的时候,守逾越节。凡耶和华所吩咐摩西的,以色列人都照样行了。
Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, ĉirkaŭ la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj.
有几个人因死尸而不洁净,不能在那日守逾越节。当日他们到摩西、亚伦面前,
Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaŭ Moseon kaj Aaronon en tiu tago;
说:「我们虽因死尸而不洁净,为何被阻止、不得同以色列人在所定的日期献耶和华的供物呢?」
kaj tiuj homoj diris al li: Ni estas malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en ĝia tempo inter la Izraelidoj?
摩西对他们说:「你们暂且等候,我可以去听耶和华指著你们是怎样吩咐的。」
Kaj Moseo diris al ili: Staru; mi aŭskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.
耶和华对摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你晓谕以色列人说:你们和你们后代中,若有人因死尸而不洁净,或在远方行路,还要向耶和华守逾越节。
Parolu al la Izraelidoj, dirante: Se iu el vi aŭ el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektuŝo de mortinta homo, aŭ se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo.
他们要在二月十四日黄昏的时候,守逾越节。要用无酵饼与苦菜,和逾越节的羊羔同吃。
En la dua monato, en la dek-kvara tago, ĉirkaŭ la vespero ili faru ĝin; kun macoj kaj maldolĉaj herboj ili ĝin manĝu.
一点不可留到早晨;羊羔的骨头一根也不可折断。他们要照逾越节的一切律例而守。
Ili ne lasu iom el ĝi ĝis la mateno, kaj oston ili ne rompu en ĝi; laŭ ĉiuj ritoj de la Pasko ili faru ĝin.
那洁净而不行路的人若推辞不守逾越节,那人要从民中剪除;因为他在所定的日期不献耶和华的供物,应该担当他的罪。
Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo.
若有外人寄居在你们中间,愿意向耶和华守逾越节,他要照逾越节的律例典章行,不管是寄居的是本地人,同归一例。」
Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.
立起帐幕的那日,有云彩遮盖帐幕,就是法柜的帐幕;从晚上到早晨,云彩在其上,形状如火。
En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaŭ aspekto de fajro ĝis la mateno.
常是这样,云彩遮盖帐幕,夜间形状如火。
Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto.
云彩几时从帐幕收上去,以色列人就几时起行;云彩在那里停住,以色列人就在那里安营。
Kaj kiam leviĝadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmoviĝadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj.
以色列人遵耶和华的吩咐起行,也遵耶和华的吩咐安营。云彩在帐幕上停住几时,他们就住营几时。
Laŭ la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmoviĝadis, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare.
云彩在帐幕上停留许多日子,以色列人就守耶和华所吩咐的不起行。
Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmoviĝadis.
有时云彩在帐幕上几天,他们就照耶和华的吩咐住营,也照耶和华的吩咐起行。
Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laŭ la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laŭ la ordono de la Eternulo elmoviĝadis.
有时从晚上到早晨,有这云彩在帐幕上;早晨云彩收上去,他们就起行。有时昼夜云彩停在帐幕上,收上去的时候,他们就起行。
Iufoje la nubo restadis de vespero ĝis mateno; tiam, kiam la nubo leviĝis matene, ili elmoviĝadis; iufoje tagon kaj nokton — kiam la nubo leviĝis, ili elmoviĝadis.
云彩停留在帐幕上,无论是两天,是一月,是一年,以色列人就住营不起行;但云彩收上去,他们就起行。
Iufoje du tagojn aŭ monaton aŭ pli longan tempon — kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super ĝi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmoviĝadis; sed kiam ĝi leviĝis, ili elmoviĝadis.
他们遵耶和华的吩咐安营,也遵耶和华的吩咐起行。他们守耶和华所吩咐的,都是凭耶和华吩咐摩西的。
Laŭ la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laŭ la ordono de la Eternulo ili elmoviĝadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.