Numbers 7

摩西立完了帐幕,就把帐幕用膏抹了,使它成圣,又把其中的器具和坛,并坛上的器具,都抹了,使它成圣。
En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis ĝin kaj sanktigis ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,
当天,以色列的众首领,就是各族的族长,都来奉献。他们是各支派的首领,管理那些被数的人。
tiam alportis la estroj de Izrael, la ĉefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon —
他们把自己的供物送到耶和华面前,就是六辆篷子车和十二只公牛。每两个首领奉献一辆车,每首领奉献一只牛。他们把这些都奉到帐幕前。
ili alportis siajn oferojn antaŭ la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de ĉiu, kaj ili venigis tion antaŭ la tabernaklon.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你要收下这些,好作会幕的使用,都要照利未人所办的事交给他们。」
Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj ĉe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al ĉiu laŭ la speco de lia laborado.
于是摩西收了车和牛,交给利未人,
Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.
把两辆车,四只牛,照革顺子孙所办的事交给他们,
Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gerŝon laŭ la speco de ilia laborado;
又把四辆车,八只牛,照米拉利子孙所办的事交给他们;他们都在祭司亚伦的儿子以他玛手下。
kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laŭ la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
但车与牛都没有交给哥辖子孙;因为他们办的是圣所的事,在肩头上抬圣物。
Sed al la filoj de Kehat li ne donis, ĉar ili havis laboradon sanktan; sur la ŝultroj ili devis porti.
用膏抹坛的日子,首领都来行奉献坛的礼,众首领就在坛前献供物。
Kaj la estroj alportis oferojn por inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaŭ la altaron.
耶和华对摩西说:「众首领为行奉献坛的礼,要每天一个首领来献供物。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro.
头一日献供物的是犹大支派的亚米拿达的儿子拿顺。
En la unua tago la alportanto de sia ofero estis Naĥŝon, filo de Aminadab, de la tribo de Jehuda.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Kaj lia ofero estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是亚米拿达儿子拿顺的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Naĥŝon, filo de Aminadab.
第二日来献的是以萨迦子孙的首领、苏押的儿子拿坦业。
En la dua tago alportis Natanel, filo de Cuar, estro de Isaĥar.
他献为供物的是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Li alportis sian oferon, kiu estis: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是苏押儿子拿坦业的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Netanel, filo de Cuar.
第三日来献的是西布伦子孙的首领、希伦的儿子以利押。
En la tria tago — la estro de la Zebulunidoj, Eliab, filo de Ĥelon.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是希伦儿子以利押的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliab, filo de Ĥelon.
第四日来献的是流便子孙的首领、示丢珥的儿子以利蓿。
En la kvara tago — la estro de la Rubenidoj, Elicur, filo de Ŝedeur.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是示丢珥的儿子以利蓿的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Elicur, filo de Ŝedeur.
第五日来献的是西缅子孙的首领、苏利沙代的儿子示路蔑。
En la kvina tago — la estro de la Simeonidoj, Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是苏利沙代儿子示路蔑的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
第六日来献的是迦得子孙的首领、丢珥的儿子以利雅萨。
En la sesa tago — la estro de la Gadidoj, Eljasaf, filo de Deuel.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是丢珥的儿子以利雅萨的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eljasaf, filo de Deuel.
第七日来献的是以法莲子孙的首领、亚米忽的儿子以利沙玛。
En la sepa tago — la estro de la Efraimidoj, Eliŝama, filo de Amihud.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是亚米忽儿子以利沙玛的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Eliŝama, filo de Amihud.
第八日来献的是玛拿西子孙的首领、比大蓿的儿子迦玛列。
En la oka tago — la estro de la Manaseidoj, Gamliel, filo de Pedacur.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是比大蓿儿子迦玛列的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Gamliel, filo de Pedacur.
第九日来献的是便雅悯子孙的首领、基多尼的儿子亚比但。
En la naŭa tago — la estro de la Benjamenidoj, Abidan, filo de Gideoni.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是基多尼儿子亚比但的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Abidan, filo de Gideoni.
第十日来献的是但子孙的首领、亚米沙代的儿子亚希以谢。
En la deka tago — la estro de la Danidoj, Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊t,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是亚米沙代儿子亚希以谢的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
第十一日来献的是亚设子孙的首领、俄兰的儿子帕结。
En la dek-unua tago — la estro de la Aŝeridoj, Pagiel, filo de Oĥran.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是俄兰儿子帕结的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Pagiel, filo de Oĥran.
第十二日来献的是拿弗他利子孙的首领、以南儿子亚希拉。
En la dek-dua tago — la estro de la Naftaliidoj, Aĥira, filo de Enan.
他的供物是:一个银盘子,重一百三十舍客勒,一个银碗,重七十舍客勒,都是按圣所的平,也都盛满了调油的细面作素祭;
Lia ofero: unu arĝenta plado, havanta la pezon de cent tridek sikloj, unu arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo, ambaŭ plenaj de delikata faruno, miksita kun oleo, por farunofero;
一个金盂,重十舍客勒,盛满了香;
unu ora kulero deksikla, plena de incenso;
一只公牛犊,一只公绵羊,一只一岁的公羊羔作燔祭;
unu bovido, unu virŝafo, unu jaraĝa ŝafido por brulofero;
一只公山羊作赎罪祭;
unu kapro por pekofero;
两只公牛,五只公绵羊,五只公山羊,五只一岁的公羊羔作平安祭。这是以南儿子亚希拉的供物。
kaj por pacofero du bovoj, kvin virŝafoj, kvin virkaproj, kvin jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la ofero de Aĥira, filo de Enan.
用膏抹坛的日子,以色列的众首领为行献坛之礼所献的是:银盘子十二个,银碗十二个,金盂十二个;
Tia estis la inaŭgura dono de la altaro, en la tago, en kiu ĝi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael: dek du arĝentaj pladoj, dek du arĝentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;
每盘子重一百三十舍客勒,每碗重七十舍客勒。一切器皿的银子,按圣所的平,共有二千四百舍客勒。
po cent tridek sikloj da arĝento havis ĉiu plado, kaj po sepdek ĉiu kaliko; la tuta arĝento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laŭ la sankta siklo.
十二个金盂盛满了香,按圣所的平,每盂重十舍客勒,所有的金子共一百二十舍客勒。
Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis ĉiu kulero, laŭ la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.
作燔祭的,共有公牛十二只,公羊十二只,一岁的公羊羔十二只,并同献的素祭作赎罪祭的公山羊十二只;
Ĉiuj brutoj por brulofero estis: dek du bovidoj, dek du virŝafoj, dek du jaraĝaj ŝafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.
作平安祭的,共有公牛二十四只,公绵羊六十只,公山羊六十只,一岁的公羊羔六十只。这就是用膏抹坛之后,为行奉献坛之礼所献的。
Kaj ĉiuj brutoj por pacofero estis: dudek kvar bovoj, sesdek virŝafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaraĝaj ŝafidoj. Tio estis la inaŭgura dono de la altaro, post kiam ĝi estis sanktoleita.
摩西进会幕要与耶和华说话的时候,听见法柜的施恩座以上、二基路伯中间有与他说话的声音,就是耶和华与他说话。
Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li aŭdis la Voĉon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.