Numbers 32

流便子孙和迦得子孙的牲畜极其众多;他们看见雅谢地和基列地是可牧放牲畜之地,
La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj.
就来见摩西和祭司以利亚撒,并会众的首领,说:
Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene:
「亚大录、底本、雅谢、宁拉、希实本、以利亚利、示班、尼波、比稳,
Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj Ĥeŝbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon —
就是耶和华在以色列会众前面所攻取之地,是可牧放牲畜之地,你仆人也有牲畜」;
tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaŭ la komunumo de Izrael — estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn.
又说:「我们若在你眼前蒙恩,求你把这地给我们为业,不要领我们过约旦河。」
Kaj ili diris: Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedaĵo; ne irigu nin trans Jordanon.
摩西对迦得子孙和流便子孙说:「难道你们的弟兄去打仗,你们竟坐在这里吗?
Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben: Ĉu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos ĉi tie?
你们为何使以色列人灰心丧胆、不过去进入耶和华所赐给他们的那地呢?
Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo?
我先前从加低斯‧巴尼亚打发你们先祖去窥探那地,他们也是这样行。
Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadeŝ-Barnea, por rigardi la landon.
他们上以实各谷,去窥探那地回来的时候,使以色列人灰心丧胆,不进入耶和华所赐给他们的地。
Ili iris ĝis la valo Eŝkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo.
当日,耶和华的怒气发作,就起誓说:
Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li ĵuris, dirante:
凡从埃及上来、二十岁以外的人断不得看见我对亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许之地,因为他们没有专心跟从我。
Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; ĉar ili ne sekvis Min;
惟有基尼洗族耶孚尼的儿子迦勒和嫩的儿子约书亚可以看见,因为他们专心跟从我。
krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, ĉar ili sekvis Min.
耶和华的怒气向以色列人发作,使他们在旷野飘流四十年,等到在耶和华眼前行恶的那一代人都消灭了。
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
谁知,你们起来接续先祖,增添罪人的数目,使耶和华向以色列大发烈怒。
Kaj jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraŭ plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraŭ Izrael.
你们若退后不跟从他,他还要把以色列人撇在旷野,便是你们使这众民灭亡。」
Se vi deturniĝos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.
两支派的人挨近摩西,说:「我们要在这里为牲畜垒圈,为妇人孩子造城。
Kaj ili aliris al li, kaj diris: Baraĵojn por ŝafoj ni konstruos ĉi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj;
我们自己要带兵器行在以色列人的前头,好把他们领到他们的地方;但我们的妇人孩子,因这地居民的缘故,要住在坚固的城内。
sed ni mem rapidos armitaj antaŭ la Izraelidoj, ĝis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.
我们不回家,直等到以色列人各承受自己的产业。
Ni ne revenos al niaj domoj, ĝis la Izraelidoj ekposedos ĉiu sian posedaĵon.
我们不和他们在约旦河那边一带之地同受产业,因为我们的产业是坐落在约旦河东边这里。」
Ni ne prenos kun ili posedaĵon transe de Jordan kaj plue; ĉar ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan.
摩西对他们说:「你们若这样行,在耶和华面前带著兵器出去打仗,
Kaj Moseo diris al ili: Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaŭ la Eternulo en la militon,
所有带兵器的人都要在耶和华面前过约旦河,等他赶出他的仇敌,
kaj ĉiu el vi armita transiros Jordanon antaŭ la Eternulo, ĝis Li forpelos Siajn malamikojn antaŭ Si,
那地被耶和华制伏了,然后你们可以回来,向耶和华和以色列才为无罪,这地也必在耶和华面前归你们为业。
kaj la lando estos militakirita antaŭ la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu lando estos via posedaĵo antaŭ la Eternulo.
倘若你们不这样行,就得罪耶和华,要知道你们的罪必追上你们。
Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaŭ la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.
如今你们口中所出的,只管去行,为你们的妇人孩子造城,为你们的羊群垒圈。」
Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj baraĵojn por viaj ŝafoj; kaj faru tion, kio eliris el via buŝo.
迦得子孙和流便子孙对摩西说:「仆人要照我主所吩咐的去行。
Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene: Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas.
我们的妻子、孩子、羊群,和所有的牲畜都要留在基列的各城。
Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj ĉiuj niaj brutoj estos ĉi tie, en la urboj de Gilead;
但你的仆人,凡带兵器的,都要照我主所说的话,在耶和华面前过去打仗。」
sed viaj servantoj, ĉiuj armitaj militiste, iros antaŭ la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.
于是,摩西为他们嘱咐祭司以利亚撒和嫩的儿子约书亚,并以色列众支派的族长,说:
Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj;
「迦得子孙和流便子孙,凡带兵器在耶和华面前去打仗的,若与你们一同过约旦河,那地被你们制伏了,你们就要把基列地给他们为业。
kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon;
倘若他们不带兵器和你们一同过去,就要在迦南地你们中间得产业。」
sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana.
迦得子孙和流便子孙回答说:「耶和华怎样吩咐仆人,仆人就怎样行。
Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros.
我们要带兵器,在耶和华面前过去,进入迦南地,只是约旦河这边、我们所得为业之地仍归我们。」
Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan.
摩西将亚摩利王西宏的国和巴珊王噩的国,连那地和周围的城邑,都给了迦得子孙和流便子孙,并约瑟的儿子玛拿西半个支派。
Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe.
迦得子孙建造底本、亚他录、亚罗珥、
Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron
亚他录‧朔反、雅谢、约比哈、
kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan
伯宁拉、伯‧哈兰,都是坚固城。他们又垒羊圈。
kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj.
流便子孙建造希实本、以利亚利、基列亭、
Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon,
尼波、巴力‧免、西比玛(尼波、巴力免,名字是改了的),又给他们所建造的城另起别名。
kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis.
玛拿西的儿子玛吉,他的子孙往基列去,占了那地,赶出那里的亚摩利人。
Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie.
摩西将基列赐给玛拿西的儿子玛吉,他子孙就住在那里。
Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie.
玛拿西的子孙睚珥去占了基列的村庄,就称这些村庄为哈倭特‧睚珥。
Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair.
挪巴去占了基纳和基纳的乡村,就按自己的名称基纳为挪巴。
Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.