Numbers 25

以色列人住在什亭,百姓与摩押女子行起淫乱。
Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab.
因为这女子叫百姓来,一同给她们的神献祭,百姓就吃她们的祭物,跪拜她们的神。
Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj.
以色列人与巴力毗珥连合,耶和华的怒气就向以色列人发作。
Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael.
耶和华吩咐摩西说:「将百姓中所有的族长在我面前对著日头悬挂,使我向以色列人所发的怒气可以消了。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo.
于是摩西吩咐以色列的审判官说:「凡属你们的人,有与巴力毗珥连合的,你们各人要把他们杀了。」
Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izrael: Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor.
摩西和以色列全会众正在会幕门前哭泣的时候,谁知,有以色列中的一个人,当他们眼前,带著一个米甸女人到他弟兄那里去。
Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
祭司亚伦的孙子,以利亚撒的儿子非尼哈看见了,就从会中起来,手里拿著枪,
Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon.
跟随那以色列人进亭子里去,便将以色列人和那女人由腹中刺透。这样,在以色列人中瘟疫就止息了。
Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj.
那时遭瘟疫死的,有二万四千人。
Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「祭司亚伦的孙子,以利亚撒的儿子非尼哈,使我向以色列人所发的怒消了;因他在他们中间,以我的忌邪为心,使我不在忌邪中把他们除灭。
Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco.
因此,你要说:『我将我平安的约赐给他。
Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco;
这约要给他和他的后裔,作为永远当祭司职任的约;因他为 神有忌邪的心,为以色列人赎罪。』」
kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn.
那与米甸女人一同被杀的以色列人,名叫心利,是撒路的儿子,是西缅一个宗族的首领。
La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj;
那被杀的米甸女人,名叫哥斯比,是苏珥的女儿;这苏珥是米甸一个宗族的首领。
kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.
耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你要扰害米甸人,击杀他们;
Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin;
因为他们用诡计扰害你们,在毗珥的事上和他们的姊妹、米甸首领的女儿哥斯比的事上,用这诡计诱惑了你们;这哥斯比,当瘟疫流行的日子,因毘珥的事被杀了。」
ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.