Numbers 24

巴兰见耶和华喜欢赐福与以色列,就不像前两次去求法术,却面向旷野。
Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto.
巴兰举目,看见以色列人照著支派居住。 神的灵就临到他身上,
Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.
他便题起诗歌说:比珥的儿子巴兰说,眼目闭住(闭住或作:睁开)的人说,
Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
得听 神的言语,得见全能者的异象,眼目睁开而仆倒的人说:
Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
雅各啊,你的帐棚何等华美!以色列啊,你的帐幕何其华丽!
Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj loĝejoj, ho Izrael!
如接连的山谷,如河旁的园子,如耶和华所栽的沉香树,如水边的香柏木。
Kiel valoj ili etendiĝas, Kiel ĝardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.
水要从他的桶里流出;种子要撒在多水之处。他的王必超过亚甲;他的国必要振兴。
Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos ĉe multaj akvoj; Superos Agagon lia reĝo, Kaj altiĝos lia regno.
 神领他出埃及;他似乎有野牛之力。他要吞喫敌国,折断他们的骨头,用箭射透他们。
Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
他蹲如公狮,卧如母狮,谁敢惹他?凡给你祝福的,愿他蒙福;凡咒诅你的,愿他受咒诅。
Li genuiĝis, li kuŝiĝis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
巴勒向巴兰生气,就拍起手来,对巴兰说:「我召你来为我咒诅仇敌,不料,你这三次竟为他们祝福。
Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
如今你快回本地去吧!我想使你得大尊荣,耶和华却阻止你不得尊荣。」
Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
巴兰对巴勒说:「我岂不是对你所差遣到我那里的使者说:
Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
『巴勒就是将他满屋的金银给我,我也不得越过耶和华的命,凭自己的心意行好行歹。耶和华说什么,我就要说什么?』
Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
「现在我要回本族去。你来,我告诉你这民日后要怎样待你的民。」
Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
他就题起诗歌说:比珥的儿子巴兰说:眼目闭住(闭住或作:睁开)的人说,
Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
得听 神的言语,明白至高者的意旨,看见全能者的异象,眼目睁开而仆倒的人说:
Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
我看他却不在现时;我望他却不在近日。有星要出于雅各,有杖要兴于以色列,必打破摩押的四角,毁坏扰乱之子。
Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj leviĝos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
他必得以东为基业,又得仇敌之地西珥为产业;以色列必行事勇敢。
Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
有一位出于雅各的,必掌大权;他要除灭城中的余民。
Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.
巴兰观看亚玛力,就题起诗歌说:亚玛力原为诸国之首,但他终必沉沦。
Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
巴兰观看基尼人,就题起诗歌说:你的住处本是坚固;你的窝巢做在巖穴中。
Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Fortika estas via loĝejo, Kaj aranĝita sur roko estas via nesto;
然而基尼必至衰微,直到亚述把你掳去。
Sed ruinigita estos Kain, Baldaŭ Aŝur vin kaptos.
巴兰又题起诗歌说:哀哉! 神行这事,谁能得活?
Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?
必有人乘船从基提界而来,苦害亚述,苦害希伯;他也必至沉沦。
Kaj venos ŝipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Aŝuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaŭ ili pereos.
于是巴兰起来,回他本地去;巴勒也回去了。
Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.