Numbers 23

巴兰对巴勒说:「你在这里给我筑七座坛,为我预备七只公牛,七只公羊。」
Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
巴勒照巴兰的话行了。巴勒和巴兰在每座坛上献一只公牛,一只公羊。
Kaj Balak faris, kiel diris Bileam; kaj Balak kaj Bileam oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
巴兰对巴勒说:「你站在你的燔祭旁边,我且往前去,或者耶和华来迎见我。他指示我什么,我必告诉你。」于是巴兰上一净光的高处。
Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.
 神迎见巴兰;巴兰说:「我预备了七座坛,在每座坛上献了一只公牛,一只公羊。」
Kaj Dio renkontiĝis al Bileam, kaj ĉi tiu diris al Li: La sep altarojn mi pretigis, kaj mi oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.
耶和华将话传给巴兰,又说:「你回到巴勒那里,要如此如此说。」
Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
他就回到巴勒那里,见他同摩押的使臣都站在燔祭旁边。
Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.
巴兰便题起诗歌说:巴勒引我出亚兰,摩押王引我出东山,说:来啊,为我咒诅雅各;来啊,怒骂以色列。
Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
 神没有咒诅的,我焉能咒诅?耶和华没有怒骂的,我焉能怒骂?
Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?
我从高峰看他,从小山望他;这是独居的民,不列在万民中。
De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
谁能数点雅各的尘土?谁能计算以色列的四分之一?我愿如义人之死而死;我愿如义人之终而终。
Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!
巴勒对巴兰说:「你向我做的是什么事呢?我领你来咒诅我的仇敌,不料,你竟为他们祝福。」
Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
他回答说:「耶和华传给我的话,我能不谨慎传说吗?」
Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?
巴勒说:「求你同我往别处去,在那里可以看见他们;你不能全看见,只能看见他们边界上的人。在那里要为我咒诅他们。」
Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
于是领巴兰到了琐腓田,上了毘斯迦山顶,筑了七座坛;每座坛上献一只公牛,一只公羊。
Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.
巴兰对巴勒说:「你站在这燔祭旁边,等我往那边去迎见耶和华。」
Kaj li diris al Balak: Staru ĉi tie ĉe via brulofero, kaj mi iros renkonte tien.
耶和华临到巴兰那里,将话传给他;又说:「你回到巴勒那里,要如此如此说。」
Kaj la Eternulo renkontiĝis al Bileam kaj metis vorton en lian buŝon, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
他就回到巴勒那里,见他站在燔祭旁边;摩押的使臣也和他在一处。巴勒问他说:「耶和华说了什么话呢?」
Kaj li venis al li, kaj jen li staras ĉe sia brulofero, kaj kun li la ĉefoj de Moab. Kaj Balak diris al li: Kion parolis la Eternulo?
巴兰就题诗歌说:巴勒,你起来听;西拨的儿子,你听我言。
Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: Leviĝu, Balak, kaj aŭskultu; Atentu min, filo de Cipor.
 神非人,必不致说谎,也非人子,必不致后悔。他说话岂不照著行呢?他发言岂不要成就呢?
Dio ne estas homo, ke Li mensogus, Kaj ne homido, ke Li pentus. Ĉu Li dirus kaj ne farus, Parolus kaj ne plenumus?
我奉命祝福; 神也曾赐福,此事我不能翻转。
Jen beno estas komisiita al mi; Li benas, kaj mi ne povas tion ŝanĝi.
他未见雅各中有罪孽,也未见以色列中有奸恶。耶和华─他的 神和他同在;有欢呼王的声音在他们中间。
Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
 神领他们出埃及;他们似乎有野牛之力。
Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo.
断没有法术可以害雅各,也没有占卜可以害以色列。现在必有人论及雅各,就是论及以色列说: 神为他行了何等的大事!
Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob, Nek aŭgurado en Izrael; Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
这民起来,彷彿母狮,挺身,好像公狮,未曾喫野食,未曾喝被伤者之血,决不躺卧。
Jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono; Ĝi ne kuŝiĝos, antaŭ ol ĝi manĝos rabakiron Kaj antaŭ ol ĝi trinkos sangon de mortigitoj.
巴勒对巴兰说:「你一点不要咒诅他们,也不要为他们祝福。」
Kaj Balak diris al Bileam: Nek per malbeno malbenu ilin, nek per beno benu ilin.
巴兰回答巴勒说:「我岂不是告诉你说『凡耶和华所说的,我必须遵行』吗?」
Sed Bileam respondis kaj diris al Balak: Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉion, kion diros la Eternulo, tion mi faros?
巴勒对巴兰说:「来吧,我领你往别处去,或者 神喜欢你在那里为我咒诅他们。」
Kaj Balak diris al Bileam: Venu, mi prenos vin sur alian lokon; eble plaĉos al Dio, kaj vi malbenos ilin al mi de tie.
巴勒就领巴兰到那下望旷野的毗珥山顶上。
Kaj Balak prenis Bileamon sur la supron de Peor, kiu estas turnita al la dezerto.
巴兰对巴勒说:「你在这里为我筑七座坛,又在这里为我预备七只公牛,七只公羊。」
Kaj Bileam diris al Balak: Konstruu al mi ĉi tie sep altarojn, kaj pretigu al mi ĉi tie sep bovidojn kaj sep virŝafojn.
巴勒就照巴兰的话行,在每座坛上献一只公牛,一只公羊。
Kaj Balak faris, kiel diris Bileam, kaj oferis po unu bovido kaj po unu virŝafo sur ĉiu altaro.