Numbers 17

耶和华对摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你晓谕以色列人,从他们手下取杖,每支派一根;从他们所有的首领,按著支派,共取十二根。你要将各人的名字写在各人的杖上,
Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono.
并要将亚伦的名字写在利未的杖上,因为各族长必有一根杖。
Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
你要把这些杖存在会幕内法柜前,就是我与你们相会之处。
Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.
后来我所拣选的那人,他的杖必发芽。这样,我必使以色列人向你们所发的怨言止息,不再达到我耳中。」
Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi.
于是摩西晓谕以色列人,他们的首领就把杖交给他,按著支派,每首领一根,共有十二根;亚伦的杖也在其中。
Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
摩西就把杖存在法柜的帐幕内,在耶和华面前。
Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
第二天,摩西进法柜的帐幕去。谁知利未族亚伦的杖已经发了芽,生了花苞,开了花,结了熟杏。
Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
摩西就把所有的杖从耶和华面前拿出来,给以色列众人看;他们看见了,各首领就把自己的杖拿去。
Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon.
耶和华吩咐摩西说:「把亚伦的杖还放在法柜前,给这些背叛之子留作记号。这样,你就使他们向我发的怨言止息,免得他们死亡。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu.
摩西就这样行。耶和华怎样吩咐他,他就怎样行了。
Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.
以色列人对摩西说:「我们死啦!我们灭亡啦!都灭亡啦!
Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas;
凡挨近耶和华帐幕的是必死的。我们都要死亡吗?」
ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?