Numbers 13

耶和华晓谕摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你打发人去窥探我所赐给以色列人的迦南地,他们每支派中要打发一个人,都要作首领的。」
Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili.
摩西就照耶和华的吩咐,从巴兰的旷野打发他们去;他们都是以色列人的族长。
Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj.
他们的名字:属流便支派的有撒刻的儿子沙母亚。
Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur;
属西缅支派的有何利的儿子的沙法。
el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori;
属犹大支派的有耶孚尼的儿子迦勒。
el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune;
属以萨迦支派的有约色的儿子以迦。
el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef;
属以法莲支派的有嫩的儿子何西阿。
el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun;
属便雅悯支派的有拉孚的儿子帕提。
el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu;
属西布伦支派的有梭底的儿子迦叠。
el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi;
约瑟的子孙属玛拿西支派的有稣西的儿子迦底。
el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi;
属但支派的有基玛利的儿子亚米利。
el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali;
属亚设支派的有米迦勒的儿子西帖。
el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael;
属拿弗他利支派的有缚西的儿子拿比。
el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi;
属迦得支派的有玛基的儿子臼利。
el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi.
这就是摩西所打发窥探那地之人的名字。摩西就称嫩的儿子何西阿为约书亚。
Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo.
摩西打发他们去窥探迦南地,说:「你们从南地上山地去,
Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton;
看那地如何,其中所住的民是强是弱,是多是少,
kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra;
所住之地是好是歹,所住之处是营盘是坚城。
kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj;
又看那地土是肥美是瘠薄,其中有树木没有。你们要放开胆量,把那地的果子带些来。」﹙那时正是葡萄初熟的时候。﹚
kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj.
他们上去窥探那地,从寻的旷野到利合,直到哈马口。
Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat.
他们从南地上去,到了希伯崙;在那里有亚衲族人亚希幔、示筛、挞买。原来希伯崙城被建造比埃及的锁安城早七年。
Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.)
他们到了以实各谷,从那里砍了葡萄树的一枝,上头有一挂葡萄,两个人用杠抬著,又带了些石榴和无花果来。
Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj.
﹙因为以色列人从那里砍来的那挂葡萄,所以那地方叫做以实各谷。﹚
Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj.
过了四十天,他们窥探那地才回来,
Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj.
到了巴兰旷野的加低斯,见摩西、亚伦,并以色列的全会众,回报摩西、亚伦,并全会众,又把那地的果子给他们看;
Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando.
又告诉摩西说:「我们到了你所打发我们去的那地,果然是流奶与蜜之地;这就是那地的果子。
Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj;
然而住那地的民强壮,城邑也坚固宽大,并且我们在那里看见了亚衲族的人。
sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie.
亚玛力人住在南地;赫人、耶布斯人、亚摩利人、住在山地;迦南人住在海边并约旦河旁。」
Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan.
迦勒在摩西面前安抚百姓,说:「我们立刻上去得那地吧!我们足能得胜。」
Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki.
但那些和他同去的人说:「我们不能上去攻击那民,因为他们比我们强壮。」
Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni.
探子中有人论到所窥探之地,向以色列人报恶信,说:「我们所窥探、经过之地是吞吃居民之地,我们在那里所看见的人民都身量高大。
Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj;
我们在那里看见亚衲族人,就是伟人;他们是伟人的后裔。据我们看,自己就如蚱蜢一样;据他们看,我们也是如此。」
kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.