Numbers 12

摩西娶了古实女子为妻。米利暗和亚伦因他所娶的古实女子,就毁谤他,说:
Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon.
「难道耶和华单与摩西说话,不也与我们说话吗?」这话耶和华听见了。
Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis.
摩西为人极其谦和,胜过世上的众人。
Sed Moseo estis homo tre modesta, pli ol ĉiuj homoj sur la tero.
耶和华忽然对摩西、亚伦、米利暗说:「你们三个人都出来,到会幕这里。」他们三个人就出来了。
Kaj subite diris la Eternulo al Moseo kaj al Aaron kaj al Mirjam: Eliru vi tri al la tabernaklo de kunveno. Kaj ili eliris ĉiuj tri.
耶和华在云柱中降临,站在会幕门口,召亚伦和米利暗,二人就出来了。
Kaj la Eternulo malleviĝis en nuba kolono kaj stariĝis ĉe la pordo de la tabernaklo, kaj Li vokis Aaronon kaj Mirjamon, kaj ili ambaŭ eliris.
耶和华说:「你们且听我的话:你们中间若有先知,我─耶和华必在异象中向他显现,在梦中与他说话。
Kaj Li diris: Aŭskultu Miajn vortojn: se iu el vi estas profeto de la Eternulo, Mi aperas al li en vizio, Mi parolas kun li en sonĝo;
我的仆人摩西不是这样;他是在我全家尽忠的。
sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
我要与他面对面说话,乃是明说,不用谜语,并且他必见我的形像。你们毁谤我的仆人摩西,为何不惧怕呢?「」
Buŝon kontraŭ buŝo Mi parolas kun li, kaj malkaŝe, ne per enigmoj; kaj la bildon de la Eternulo li vidas. Kial vi ne timis paroli kontraŭ Mia sklavo Moseo?
耶和华就向他们二人发怒而去。
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
云彩从会幕上挪开了,不料,米利暗长了大痲疯,有雪那样白,亚伦一看米利暗长了大痲疯,
Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
就对摩西说:「我主啊,求你不要因我们愚昧犯罪,便将这罪加在我们身上。
Kaj Aaron diris al Moseo: Mi petas, mia sinjoro, ne kalkulu al ni kiel pekon, ke ni agis malsaĝe kaj ke ni pekis;
求你不要使她像那出母腹、肉已半烂的死胎。」
ho, ŝi ne estu kiel malvivulo, ĉe kiu tuj post la eliro el la ventro de sia patrino forkonsumiĝis jam duono de la korpo.
于是摩西哀求耶和华说:「 神啊,求你医治她!」
Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin.
耶和华对摩西说:「她父亲若吐唾沫在她脸上,她岂不蒙羞七天吗?现在要把她在营外关锁七天,然后才可以领她进来。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Se ŝia patro estus kraĉinta sur ŝian vizaĝon, ĉu ŝi tiam ne hontus sep tagojn? ŝi estu do enŝlosita dum sep tagoj ekster la tendaro, kaj poste ŝi revenu.
于是米利暗关锁在营外七天。百姓没有行路,直等到把米利暗领进来。
Kaj Mirjam estis enŝlosita ekster la tendaro dum sep tagoj; kaj la popolo ne elmoviĝis, ĝis Mirjam revenis.
以后百姓从哈洗录起行,在巴兰的旷野安营。
Poste la popolo ekvojiris de Ĥacerot kaj haltis tendare en la dezerto Paran.