kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo.
Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene:
Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon,
kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis:
Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo.
Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn.
Kaj ekloĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.
Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.