Nehemiah 11

百姓的首领住在耶路撒冷。其余的百姓掣籤,每十人中使一人来住在圣城耶路撒冷,那九人住在别的城邑。
La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj.
凡甘心乐意住在耶路撒冷的,百姓都为他们祝福。
Kaj la popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en Jerusalem.
以色列人、祭司、利未人、尼提宁,和所罗门仆人的后裔都住在犹大城邑,各在自己的地业中。本省的首领住在耶路撒冷的记在下面:
Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono.
其中有些犹大人和便雅悯人。犹大人中有法勒斯的子孙、乌西雅的儿子亚他雅。乌西雅是撒迦利雅的儿子;撒迦利雅是亚玛利雅的儿子;亚玛利雅是示法提雅的儿子;示法提雅是玛勒列的儿子。
En Jerusalem loĝis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda: Ataja, filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec;
又有巴录的儿子玛西雅。巴录是谷何西的儿子;谷何西是哈赛雅的儿子;哈赛雅是亚大雅的儿子;亚大雅是约雅立的儿子;约雅立是撒迦利雅的儿子;撒迦利雅是示罗尼的儿子。
kaj Maaseja, filo de Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano.
住在耶路撒冷、法勒斯的子孙共四百六十八名,都是勇士。
La nombro de ĉiuj idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.
便雅悯人中有米书兰的儿子撒路。米书兰是约叶的儿子;约叶是毗大雅的儿子;毗大雅是哥赖雅的儿子;哥赖雅是玛西雅的儿子;玛西雅是以铁的儿子;以铁是耶筛亚的儿子。
Kaj jen estas la idoj de Benjamen: Salu, filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja;
其次有迦拜、撒来的子孙,共九百二十八名。
post li Gabaj, Salaj, naŭcent dudek ok.
细基利的儿子约珥是他们的长官。哈西努亚的儿子犹大是耶路撒冷的副官。
Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro.
祭司中有雅斤,又有约雅立的儿子耶大雅;
El la pastroj: Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin,
还有管理 神殿的西莱雅。西莱雅是希勒家的儿子;希勒家是米书兰的儿子;米书兰是撒督的儿子;撒督是米拉约的儿子;米拉约是亚希突的儿子。
Seraja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio.
还有他们的弟兄在殿里供职的,共八百二十二名;又有耶罗罕的儿子亚大雅。耶罗罕是毗拉利的儿子;毗拉利是暗洗的儿子;暗洗是撒迦利亚的儿子;撒迦利亚是巴施户珥的儿子;巴施户珥是玛基雅的儿子。
Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija;
还有他的弟兄作族长的,二百四十二名;又有亚萨列的儿子亚玛帅。亚萨列是亚哈赛的儿子;亚哈赛是米实利末的儿子;米实利末是音麦的儿子。
kaj liaj fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de Imer;
还有他们弟兄、大能的勇士共一百二十八名。哈基多琳的儿子撒巴第业是他们的长官。
kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.
利未人中有哈述的儿子示玛雅。哈述是押利甘的儿子;押利甘是哈沙比雅的儿子;哈沙比雅是布尼的儿子。
Kaj el la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni;
又有利未人的族长沙比太和约撒拔管理 神殿的外事。
kaj Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la ĉefoj de la Levidoj;
祈祷的时候,为称谢领首的是米迦的儿子玛他尼。米迦是撒底的儿子;撒底是亚萨的儿子;又有玛他尼弟兄中的八布迦为副。还有沙母亚的儿子押大。沙母亚是加拉的儿子;加拉是耶杜顿的儿子。
kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua, filo de Galal, filo de Jedutun.
在圣城的利未人共二百八十四名。
La nombro de ĉiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.
守门的是亚谷和达们,并守门的弟兄,共一百七十二名。
Kaj la pordegistoj: Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent sepdek du.
其余的以色列人、祭司、利未人都住在犹大的一切城邑,各在自己的地业中。
La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo.
尼提宁却住在俄斐勒;西哈和基斯帕管理他们。
Kaj la Netinoj loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj.
在耶路撒冷、利未人的长官,管理 神殿事务的是歌唱者亚萨的子孙、巴尼的儿子乌西。巴尼是哈沙比雅的儿子;哈沙比雅是玛他尼的儿子;玛他尼是米迦的儿子。
Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja, filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe la servado en la domo de Dio.
王为歌唱的出命令,每日供给他们必有一定之粮。
Ĉar pri ili estis ordono de la reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro.
犹大儿子谢拉的子孙、米示萨别的儿子毗他希雅辅助王办理犹大民的事。
Kaj Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda, estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la popolon.
至于村庄和属村庄的田地,有犹大人住在基列‧亚巴和属基列‧亚巴的乡村;底本和属底本的乡村;叶甲薛和属叶甲薛的村庄;
Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj,
耶书亚、摩拉大、伯‧帕列、
en Jeŝua, en Molada, en Bet-Pelet,
哈萨‧书亚、别是巴,和属别是巴的乡村;
en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,
洗革拉、米哥拿,和属米哥拿的乡村;
en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,
音‧临门、琐拉、耶末、
en En-Rimon, en Corea, en Jarmut,
撒挪亚、亚杜兰,和属这两处的村庄;拉吉和属拉吉的田地;亚西加和属亚西加的乡村。他们所住的地方是从别是巴直到欣嫩谷。
en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Ŝeba ĝis la valo Hinom.
便雅悯人从迦巴起,住在密抹、亚雅、伯特利和属伯特利的乡村。
Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj,
亚拿突、挪伯、亚难雅、
en Anatot, en Nob, en Ananja,
夏琐、拉玛、基他音、
en Ĥacor, en Rama, en Gitaim,
哈叠、洗编、尼八拉、
en Ĥadid, en Ceboim, en Nebalat,
罗德、阿挪、匠人之谷。
en Lod, en Ono, en la Valo de Ĉarpentistoj.
利未人中有几班曾住在犹大地归于便雅悯的。
Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la regiono de Benjamen.