Micah 3

我说:雅各的首领,以色列家的官长啊,你们要听!你们不当知道公平吗?
Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
你们恶善好恶,从人身上剥皮,从人骨头上剔肉,
tamen vi malamas la bonon, amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de iliaj ostoj.
吃我民的肉,剥他们的皮,打折他们的骨头,分成块子像要下锅,又像釜中的肉。
Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono:
到了遭灾的时候,这些人必哀求耶和华,他却不应允他们。那时他必照他们所行的恶事向他们掩面。
tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn agojn.
论到使我民走差路的先知─他们牙齿有所嚼的,他们就呼喊说:平安了!凡不供给他们吃的,他们就预备攻击他(预备攻击他:或译说必遭遇刀兵)─耶和华如此说:
Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas militon:
你们必遭遇黑夜,以致不见异象;又必遭遇幽暗,以致不能占卜。日头必向你们沉落,白昼变为黑暗。
Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos super ili la tago.
先见必抱愧,占卜的必蒙羞,都必摀著嘴唇,因为 神不应允他们。
Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas respondon de Dio.
至于我,我借耶和华的灵,满有力量、公平、才能,可以向雅各说明他的过犯,向以色列指出他的罪恶。
Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.
雅各家的首领、以色列家的官长啊,当听我的话!你们厌恶公平,在一切事上屈枉正直;
Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan,
以人血建立锡安,以罪孽建造耶路撒冷。
kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj.
首领为贿赂行审判;祭司为雇价施训诲;先知为银钱行占卜。他们却倚赖耶和华,说:耶和华不是在我们中间吗?灾祸必不临到我们。
Ĝiaj ĉefoj juĝas pro subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.
所以因你们的缘故,锡安必被耕种像一块田,耶路撒冷必变为乱堆;这殿的山必像丛林的高处。
Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.