Matthew 5

耶稣看见这许多的人,就上了山,既已坐下,门徒到他跟前来,
Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;
他就开口教训他们,说:
kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
虚心的人有福了!因为天国是他们的。
Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
哀恸的人有福了!因为他们必得安慰。
Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
温柔的人有福了!因为他们必承受地土。
Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
饥渴慕义的人有福了!因为他们必得饱足。
Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
怜恤人的人有福了!因为他们必蒙怜恤。
Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
清心的人有福了!因为他们必得见 神。
Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
使人和睦的人有福了!因为他们必称为 神的儿子。
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
为义受逼迫的人有福了!因为天国是他们的。
Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
「人若因我辱骂你们,逼迫你们,捏造各样坏话毁谤你们,你们就有福了!
Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
应当欢喜快乐,因为你们在天上的赏赐是大的。在你们以前的先知,人也是这样逼迫他们。」
Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
「你们是世上的盐。盐若失了味,怎能叫它再咸呢?以后无用,不过丢在外面,被人践踏了。
Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.
你们是世上的光。城造在山上是不能隐藏的。
Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.
人点灯,不放在斗底下,是放在灯台上,就照亮一家的人。
Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.
你们的光也当这样照在人前,叫他们看见你们的好行为,便将荣耀归给你们在天上的父。」
Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
「莫想我来要废掉律法和先知。我来不是要废掉,乃是要成全。
Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
我实在告诉你们,就是到天地都废去了,律法的一点一画也不能废去,都要成全。
Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.
所以,无论何人废掉这诫命中最小的一条,又教训人这样作,他在天国要称为最小的。但无论何人遵行这诫命,又教训人遵行,他在天国要称为大的。
Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.
我告诉你们,你们的义若不胜于文士和法利赛人的义,断不能进天国。」
Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.
「你们听见有吩咐古人的话,说:『不可杀人』;又说:『凡杀人的难免受审判。』
Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado;
只是我告诉你们:凡(有古卷在凡字下加:无缘无故地)向弟兄动怒的,难免受审断;凡骂弟兄是拉加的,难免公会的审断;凡骂弟兄是魔利的,难免地狱的火。
sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro.
所以,你在祭坛上献礼物的时候,若想起弟兄向你怀怨,
Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi,
就把礼物留在坛前,先去同弟兄和好,然后来献礼物。
lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon.
你同告你的对头还在路上,就赶紧与他和息,恐怕他把你送给审判官,审判官交付衙役,你就下在监里了。
Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon.
我实在告诉你,若有一文钱没有还清,你断不能从那里出来。」
Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.
「你们听见有话说:『不可奸淫。』
Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu;
只是我告诉你们,凡看见妇女就动淫念的,这人心里已经与她犯奸淫了。
sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro.
若是你的右眼叫你跌倒,就剜出来丢掉,宁可失去百体中的一体,不叫全身丢在地狱里。
Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan.
若是右手叫你跌倒,就砍下来丢掉,宁可失去百体中的一体,不叫全身下入地狱。」
Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
「又有话说:『人若休妻,就当给她休书。』
Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron;
只是我告诉你们,凡休妻的,若不是为淫乱的缘故,就是叫她作淫妇了;人若娶这被休的妇人,也是犯奸淫了。」
sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.
「你们又听见有吩咐古人的话,说:『不可背誓,所起的誓总要向主谨守。』
Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo;
只是我告诉你们,什么誓都不可起。不可指著天起誓,因为天是 神的座位;
sed mi diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la trono de Dio;
不可指著地起誓,因为地是他的脚凳;也不可指著耶路撒冷起誓,因为耶路撒冷是大君的京城;
nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo.
又不可指著你的头起誓,因为你不能使一根头发变黑变白了。
Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron blanka aŭ nigra.
你们的话,是,就说是;不是,就说不是;若再多说,就是出于那恶者(或作:就是从恶里出来的)。」
Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.
「你们听见有话说:『以眼还眼,以牙还牙。』
Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento;
只是我告诉你们,不要与恶人作对。有人打你的右脸,连左脸也转过来由他打;
sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.
有人想要告你,要拿你的里衣,连外衣也由他拿去;
Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon.
有人强逼你走一里路,你就同他走二里;
Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
有求你的,就给他;有向你借贷的,不可推辞。」
Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.
「你们听见有话说:『当爱你的邻舍,恨你的仇敌。』
Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon;
只是我告诉你们,要爱你们的仇敌,为那逼迫你们的祷告。
sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj;
这样就可以作你们天父的儿子;因为他叫日头照好人,也照歹人;降雨给义人,也给不义的人。
por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
你们若单爱那爱你们的人,有什么赏赐呢?就是税吏不也是这样行么?
Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?
你们若单请你弟兄的安,比人有什么长处呢?就是外邦人不也是这样行么?
Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj?
所以,你们要完全,像你们的天父完全一样。」
Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.