Matthew 4

当时,耶稣被圣灵引到旷野,受魔鬼的试探。
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
他禁食四十昼夜,后来就饿了。
Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
那试探人的进前来,对他说:「你若是 神的儿子,可以吩咐这些石头变成食物。」
Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj.
耶稣却回答说:「经上记著说:人活著,不是单靠食物,乃是靠 神口里所出的一切话。」
Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio.
魔鬼就带他进了圣城,叫他站在殿顶(顶:原文是翅)上,
Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
对他说:「你若是 神的儿子,可以跳下去,因为经上记著说:主要为你吩咐他的使者用手托著你,免得你的脚碰在石头上。」
kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite: Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
耶稣对他说:「经上又记著说:『不可试探主─你的 神。』」
Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
魔鬼又带他上了一座最高的山,将世上的万国与万国的荣华都指给他看,
Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
对他说:「你若俯伏拜我,我就把这一切都赐给你。」
kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi.
耶稣说:「撒但(撒但就是抵挡的意思,乃魔鬼的别名),退去吧!因为经上记著说:当拜主你的 神,单要事奉他。」
Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.
于是,魔鬼离了耶稣,有天使来伺候他。
Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
耶稣听见约翰下了监,就退到加利利去;
Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
后又离开拿撒勒,往迦百农去,就住在那里。那地方靠海,在西布伦和拿弗他利的边界上。
kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali;
这是要应验先知以赛亚的话,
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
说:西布伦地,拿弗他利地,就是沿海的路,约旦河外,外邦人的加利利地。
Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Laŭvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,
那坐在黑暗里的百姓看见了大光;坐在死荫之地的人有光发现照著他们。
La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.
从那时候,耶稣就传起道来,说:「天国近了,你们应当悔改!」
De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
耶稣在加利利海边行走,看见弟兄二人,就是那称呼彼得的西门和他兄弟安得烈,在海里撒网;他们本是打鱼的。
Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj.
耶稣对他们说:「来跟从我,我要叫你们得人如得鱼一样。」
Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj.
他们就立刻舍了网,跟从了他。
Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
从那里往前走,又看见弟兄二人,就是西庇太的儿子雅各和他兄弟约翰,同他们的父亲西庇太在船上补网,耶稣就招呼他们,
Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin.
他们立刻舍了船,别了父亲,跟从了耶稣。
Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
耶稣走遍加利利,在各会堂里教训人,传天国的福音,医治百姓各样的病症。
Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo.
他的名声就传遍了叙利亚。那里的人把一切害病的,就是害各样疾病、各样疼痛的和被鬼附的、癫痫的、瘫痪的,都带了来,耶稣就治好了他们。
Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin.
当下,有许多人从加利利、低加坡里、耶路撒冷、犹太、约旦河外来跟著他。
Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.