Mark 9

耶稣又对他们说:我实在告诉你们,站在这里的,有人在没尝死味以前,必要看见 神的国大有能力临到。
Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.
过了六天,耶稣带著彼得、雅各、约翰暗暗的上了高山,就在他们面前变了形像,
Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili;
衣服放光,极其洁白,地上漂布的,没有一个能漂得那样白。
kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
忽然,有以利亚同摩西向他们显现,并且和耶稣说话。
Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
彼得对耶稣说:拉比(就是夫子),我们在这里真好!可以搭三座棚,一座为你,一座为摩西,一座为以利亚。
Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
彼得不知道说什么才好,因为他们甚是惧怕。
Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.
有一朵云彩来遮盖他们;也有声音从云彩里出来,说:这是我的爱子,你们要听他。
Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.
门徒忽然周围一看,不再见一人,只见耶稣同他们在那里。
Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
下山的时候,耶稣嘱咐他们说:人子还没有从死里复活,你们不要将所看见的告诉人。
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
门徒将这话存记在心,彼此议论从死里复活是什么意思。
Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj.
他们就问耶稣说:文士为什么说以利亚必须先来?
Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
耶稣说:以利亚固然先来复兴万事;经上不是指著人子说,他要受许多的苦被人轻慢呢?
Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?
我告诉你们,以利亚已经来了,他们也任意待他,正如经上所指著他的话。
Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.
耶稣到了门徒那里,看见有许多人围著他们,又有文士和他们辩论。
Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.
众人一见耶稣,都甚希奇,就跑上去问他的安。
Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
耶稣问他们说:你们和他们辩论的是什么?
Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili?
众人中间有一个人回答说:夫子,我带了我的儿子到你这里来,他被哑巴鬼附著。
Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
无论在那里,鬼捉弄他,把他摔倒,他就口中流沫,咬牙切齿,身体枯干。我请过你的门徒把鬼赶出去,他们却是不能。
kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
耶稣说:嗳!不信的世代啊,我在你们这里要到几时呢?我忍耐你们要到几时呢?把他带到我这里来吧。
Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
他们就带了他来。他一见耶稣,鬼便叫他重重的抽疯,倒在地上,翻来覆去,口中流沫。
Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
耶稣问他父亲说:他得这病有多少日子呢?回答说:从小的时候。
Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco.
鬼屡次把他扔在火里、水里,要灭他。你若能做什么,求你怜悯我们,帮助我们。
Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
耶稣对他说:你若能信,在信的人,凡事都能。
Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
孩子的父亲立时喊著说(有古卷:立时流泪的喊著说):我信!但我信不足,求主帮助。
Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
耶稣看见众人都跑上来,就斥责那污鬼说:你这聋哑的鬼,我吩咐你从他里头出来,再不要进去!
Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
那鬼喊叫,使孩子大大的抽了一阵疯,就出来了。孩子好像死了一般。以致众人多半说:他是死了。
Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis.
但耶稣拉著他的手,扶他起来,他就站起来了。
Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
耶稣进了屋子,门徒就暗暗的问他说:我们为什么不能赶出他去呢?
Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin?
耶稣说:非用祷告(有古卷在此有:禁食二字),这一类的鬼总不能出来(或作:不能赶出他去来)。
Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
他们离开那地方,经过加利利;耶稣不愿意人知道。
Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
于是教训门徒,说:人子将要被交在人手里,他们要杀害他;被杀以后,过三天他要复活。
Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.
门徒却不明白这话,又不敢问他。
Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
他们来到迦百农,耶稣在屋里问门徒说:你们在路上议论的是什么?
Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo?
门徒不作声,因为他们在路上彼此争论谁为大。
Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda.
耶稣坐下,叫十二个门徒来,说:若有人愿意作首先的,他必作众人末后的,作众人的用人。
Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.
于是领过一个小孩子来,叫他站在门徒中间,又抱起他来,对他们说:
Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili:
凡为我名接待一个像这小孩子的,就是接待我;凡接待我的,不是接待我,乃是接待那差我来的。
Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.
约翰对耶稣说:夫子,我们看见一个人奉你的名赶鬼,我们就禁止他,因为他不跟从我们。
Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin.
耶稣说:不要禁止他;因为没有人奉我名行异能,反倒轻易毁谤我。
Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.
不敌挡我们的,就是帮助我们的。
Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni.
凡因你们是属基督,给你们一杯水喝的,我实在告诉你们,他不能不得赏赐。
Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.
凡使这信我的一个小子跌倒的,倒不如把大磨石拴在这人的颈项上,扔在海里。
Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron.
倘若你一只手叫你跌倒,就把它砍下来;
Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,
你缺了肢体进入永生,强如有两只手落到地狱,入那不灭的火里去。
kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
倘若你一只脚叫你跌倒,就把它砍下来;
Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan,
你瘸腿进入永生,强如有两只脚被丢在地狱里。
kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
倘若你一只眼叫你跌倒,就去掉它;你只有一只眼进入 神的国,强如有两只眼被丢在地狱里。
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan,
在那里,虫是不死的,火是不灭的。
kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
因为必用火当盐醃各人。(有古卷在此有:凡祭物必用盐醃。)
Ĉar ĉiu estos salita per fajro.
盐本是好的,若失了味,可用什么叫它再咸呢?你们里头应当有盐,彼此和睦。
Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.