Malachi 3

万军之耶和华说:「我要差遣我的使者在我前面预备道路。你们所寻求的主必忽然进入他的殿;立约的使者,就是你们所仰慕的,快要来到。」
Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la Eternulo Cebaot.
他来的日子,谁能当得起呢?他显现的时候,谁能立得住呢?因为他如炼金之人的火,如漂布之人的碱。
Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj.
他必坐下如炼净银子的,必洁净利未人,熬炼他们像金银一样;他们就凭公义献供物给耶和华。
Li sidiĝos, por refandi kaj purigi arĝenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj arĝenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.
那时,犹大和耶路撒冷所献的供物必蒙耶和华悦纳,彷彿古时之日、上古之年。
Tiam al la Eternulo estos agrablaj la oferoj de Jehuda kaj de Jerusalem, kiel en la tempo antikva kaj kiel en la jaroj antaŭaj.
万军之耶和华说:「我必临近你们,施行审判。我必速速作见证,警戒行邪术的、犯奸淫的、起假誓的、亏负人之工价的、欺压寡妇孤儿的、屈枉寄居的,和不敬畏我的。」
Kaj Mi venos al vi, por juĝi; kaj Mi estos rapida atestanto kontraŭ la sorĉistoj kaj adultuloj, kontraŭ tiuj, kiuj ĵuras mensoge, kontraŭ tiuj, kiuj estas maljustaj en la pagado al dungito, al vidvino kaj al orfo, kaj kontraŭ tiuj, kiuj forklinas la rajton de fremdulo kaj Min ne timas, diras la Eternulo Cebaot.
「因我─耶和华是不改变的,所以你们雅各之子没有灭亡。
Ĉar Mi, la Eternulo, ne ŝanĝiĝas; kaj vi, ho filoj de Jakob, ne neniiĝos.
万军之耶和华说:从你们列祖的日子以来,你们常常偏离我的典章而不遵守。现在你们要转向我,我就转向你们。你们却问说:『我们如何才是转向呢?』
De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj leĝoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras: En kio ni devas reveni?
人岂可夺取 神之物呢?你们竟夺取我的供物。你们却说:『我们在何事上夺取你的供物呢?』就是你们在当纳的十分之一和当献的供物上。
Ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi. Vi diras: En kio ni ruzas kontraŭ Vi? En la dekonaĵo kaj la oferdonoj.
因你们通国的人都夺取我的供物,咒诅就临到你们身上。
Sub la malbeno vi ruiniĝas, sed kontraŭ Mi vi ruzas, la tuta popolo.
万军之耶和华说:你们要将当纳的十分之一全然送入仓库,使我家有粮,以此试试我,是否为你们敞开天上的窗户,倾福与你们,甚至无处可容。
Alportu la tutan dekonaĵon en la provizejon, por ke estu manĝaĵo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, ĉu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la ĉielo kaj ĉu Mi ne verŝos sur vin benon abundan.
万军之耶和华说:我必为你们斥责蝗虫(原文是吞噬者),不容牠毁坏你们的土产。你们田间的葡萄树在未熟之先也不掉果子。
Tiam Mi faros por vi malpermeson al la manĝeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbranĉojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.
万军之耶和华说:万国必称你们为有福的,因你们的地必成为喜乐之地。」
Kaj ĉiuj nacioj nomos vin feliĉaj, ĉar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
耶和华说:「你们用话顶撞我,你们还说:『我们用什么话顶撞了你呢?』
Arogantaj estas kontraŭ Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras: Kion ni parolas kontraŭ Vi?
你们说:『事奉 神是徒然的,遵守 神所吩咐的,在万军之耶和华面前苦苦斋戒,有什么益处呢?
Vi parolas: Vane ni servas al Dio: kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas senĝoje antaŭ la Eternulo Cebaot?
如今我们称狂傲的人为有福,并且行恶的人得建立;他们虽然试探 神,却得脱离灾难。』」
Tial ni diras, ke la malbonuloj estas feliĉaj, kaj la malpiuloj estas bone aranĝitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.
那时,敬畏耶和华的彼此谈论,耶和华侧耳而听,且有纪念册在他面前,记录那敬畏耶和华、思念他名的人。
Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke: La Eternulo atentas kaj aŭdas, kaj memorlibro estas skribata antaŭ Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.
万军之耶和华说:「在我所定的日子,他们必属我,特特归我。我必怜恤他们,如同人怜恤服事自己的儿子。
Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi aranĝos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
那时你们必归回,将善人和恶人,事奉 神的和不事奉 神的,分别出来。」
Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.