Luke 7

耶稣对百姓讲完了这一切的话,就进了迦百农。
Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
有一个百夫长所宝贵的仆人害病,快要死了。
Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta.
百夫长风闻耶稣的事,就托犹太人的几个长老去求耶稣来救他的仆人。
Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
他们到了耶稣那里,就切切的求他说:你给他行这事是他所配得的;
Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
因为他爱我们的百姓,给我们建造会堂。
ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
耶稣就和他们同去。离那家不远,百夫长托几个朋友去见耶稣,对他说:主啊!不要劳动;因你到我舍下,我不敢当。
Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
我也自以为不配去见你,只要你说一句话,我的仆人就必好了。
pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos.
因为我在人的权下,也有兵在我以下,对这个说:去!他就去;对那个说:来!他就来;对我的仆人说:你作这事!他就去作。
Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
耶稣听见这话,就希奇他,转身对跟随的众人说:我告诉你们,这么大的信心,就是在以色列中,我也没有遇见过。
Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
那托来的人回到百夫长家里,看见仆人已经好了。
Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
过了不多时(有古卷:次日),耶稣往一座城去,这城名叫拿因,他的门徒和极多的人与他同行。
Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso.
将近城门,有一个死人被抬出来。这人是他母亲独生的儿子;他母亲又是寡妇。有城里的许多人同著寡妇送殡。
Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.
主看见那寡妇,就怜悯她,对她说:不要哭!
Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru.
于是进前按著杠,抬的人就站住了。耶稣说:少年人,我吩咐你,起来!
Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu.
那死人就坐起,并且说话。耶稣便把他交给他母亲。
Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
众人都惊奇,归荣耀与 神,说:有大先知在我们中间兴起来了!又说: 神眷顾了他的百姓!
Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dio, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon.
他这事的风声就传遍了犹太和周围地方。
Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
约翰的门徒把这些事都告诉约翰。
Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio.
他便叫了两个门徒来,打发他们到主那里去,说:那将要来的是你吗?还是我们等候别人呢?
Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
那两个人来到耶稣那里,说:施洗的约翰打发我们来问你:那将要来的是你吗?还是我们等候别人呢?
Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
正当那时候,耶稣治好了许多有疾病的,受灾患的,被恶鬼附著的,又开恩叫好些瞎子能看见。
En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
耶稣回答说:你们去,把所看见所听见的事告诉约翰,就是瞎子看见,瘸子行走,长大痲疯的洁净,聋子听见,死人复活,穷人有福音传给他们。
Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.
凡不因我跌倒的,就有福了!
Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
约翰所差来的人既走了,耶稣就对众人讲论约翰说:你们从前出去到旷野,是要看什么呢?要看风吹动的芦苇么?
Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
你们出去,到底是要看什么?要看穿细软衣服的人么?那穿华丽衣服、宴乐度日的人是在王宫里。
Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj.
你们出去,究竟是要看什么?要看先知么?我告诉你们,是的,他比先知大多了。
Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
经上记著说:我要差遣我的使者在你前面预备道路,所说的就是这个人。
Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
我告诉你们,凡妇人所生的,没有一个大过约翰的;然而 神国里最小的比他还大。
Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
众百姓和税吏既受过约翰的洗,听见这话,就以 神为义;
Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano.
但法利赛人和律法师没有受过约翰的洗,竟为自己废弃了 神的旨意。(29,30两节或作:众百姓和税吏听见了约翰的话,就受了他的洗,便以 神为义;但法利赛人和律法师不受约翰的洗,竟为自己废弃了 神的旨意。)
Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.
主又说:这样,我可用什么比这世代的人呢?他们好像什么呢?
Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
好像孩童坐在街市上,彼此呼叫说:我们向你们吹笛,你们不跳舞;我们向你们举哀,你们不啼哭。
Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
施洗的约翰来,不吃饼,不喝酒,你们说他是被鬼附著的。
Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas demonon.
人子来,也吃也喝,你们说他是贪食好酒的人,是税吏和罪人的朋友。
La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
但智慧之子都以智慧为是。
Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.
有一个法利赛人请耶稣和他吃饭;耶稣就到法利赛人家里去坐席。
Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo.
那城里有一个女人,是个罪人,知道耶稣在法利赛人家里坐席,就拿著盛香膏的玉瓶,
Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo,
站在耶稣背后,挨著他的脚哭,眼泪溼了耶稣的脚,就用自己的头发擦干,又用嘴连连亲他的脚,把香膏抹上。
kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per ŝiaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo.
请耶稣的法利赛人看见这事,心里说:这人若是先知,必知道摸他的是谁,是个怎样的女人,乃是个罪人。
Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante: Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino.
耶稣对他说:西门!我有句话要对你说。西门说:夫子,请说。
Kaj responde Jesuo diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu.
耶稣说:一个债主有两个人欠他的债;一个欠五十两银子,一个欠五两银子;
Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.
因为他们无力偿还,债主就开恩免了他们两个人的债。这两个人那一个更爱他呢?
Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos?
西门回答说:我想是那多得恩免的人。耶稣说:你断的不错。
Simon responde diris: Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li: Vi prave juĝis.
于是转过来向著那女人,便对西门说:你看见这女人吗?我进了你的家,你没有给我水洗脚;但这女人用眼泪溼了我的脚,用头发擦干。
Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon: Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj.
你没有与我亲嘴;但这女人从我进来的时候就不住的用嘴亲我的脚。
Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn.
你没有用油抹我的头;但这女人用香膏抹我的脚。
Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo.
所以我告诉你,他许多的罪都赦免了,因为他的爱多;但那赦免少的,他的爱就少。
Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.
于是对那女人说:你的罪赦免了。
Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas pardonitaj.
同席的人心里说:这是什么人,竟赦免人的罪呢?
Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn?
耶稣对那女人说:你的信救了你;平平安安的回去吧!
Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.