Leviticus 19

耶和华对摩西说:
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
「你晓谕以色列全会众说:你们要圣洁,因为我耶和华─你们的 神是圣洁的。
Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
你们各人都当孝敬父母,也要守我的安息日。我是耶和华─你们的 神。
Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
你们不可偏向虚无的神,也不可为自己铸造神像。我是耶和华─你们的 神。
Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「你们献平安祭给耶和华的时候,要献得可蒙悦纳。
Kaj kiam vi buĉos pacoferon al la Eternulo, buĉu ĝin, por akiri plaĉon.
这祭物要在献的那一天和第二天吃,若有剩到第三天的,就必用火焚烧。
En la tago de la oferado ĝi estu manĝata kaj en la morgaŭa tago; sed tion, kio restis ĝis la tria tago, oni forbruligu per fajro.
第三天若再吃,这就为可憎恶的,必不蒙悦纳。
Sed se oni ĝin manĝos en la tria tago, ĝi estos abomenaĵo, ĝi ne plaĉos.
凡吃的人必担当他的罪孽;因为他亵渎了耶和华的圣物,那人必从民中剪除。
Kaj ĝia manĝinto portos sur si sian malbonagon, ĉar li malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermiĝos el sia popolo.
「在你们的地收割庄稼,不可割尽田角,也不可拾取所遗落的。
Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu.
不可摘尽葡萄园的果子,也不可拾取葡萄园所掉的果子;要留给穷人和寄居的。我是耶和华你─们的 神。
Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo restigu ilin: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「你们不可偷盗,不可欺骗,也不可彼此说谎。
Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
不可指著我的名起假誓,亵渎你 神的名。我是耶和华。
Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
「不可欺压你的邻舍,也不可抢夺他的物。雇工人的工价,不可在你那里过夜,留到早晨。
Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.
不可咒骂聋子,也不可将绊脚石放在瞎子面前,只要敬畏你的 神。我是耶和华。
Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
「你们施行审判,不可行不义;不可偏护穷人,也不可重看有势力的人,只要按著公义审判你的邻舍。
Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu vian proksimulon.
不可在民中往来搬弄是非,也不可与邻舍为敌,置之于死(原文作流他的血)。我是耶和华。
Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraŭ la sango de via proksimulo: Mi estas la Eternulo.
「不可心里恨你的弟兄;总要指摘你的邻舍,免得因他担罪。
Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li.
不可报仇,也不可埋怨你本国的子民,却要爱人如己。我是耶和华。
Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo.
「你们要守我的律例。不可叫你的牲畜与异类配合;不可用两样搀杂的种种你的地,也不可用两样搀杂的料做衣服穿在身上。
Miajn leĝojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
「婢女许配了丈夫,还没有被赎、得释放,人若与她行淫,二人要受刑罚,却不把他们治死,因为婢女还没有得自由。
Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera.
那人要把赎愆祭,就是一只公绵羊牵到会幕门口、耶和华面前。
Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon kiel pekoferon.
祭司要用赎愆祭的羊在耶和华面前赎他所犯的罪,他的罪就必蒙赦免。
Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
「你们到了迦南地,栽种各样结果子的树木,就要以所结的果子如未受割礼的一样。三年之久,你们要以这些果子,如未受割礼的,是不可吃的。
Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj.
但第四年所结的果子全要成为圣,用以讚美耶和华。
En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
第五年,你们要吃那树上的果子,好叫树给你们结果子更多。我是耶和华─你们的 神。
Sed en la kvina jaro vi povas manĝi ĝiajn fruktojn, kolektante por vi ĝiajn produktaĵojn: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「你们不可吃带血的物;不可用法术,也不可观兆。
Ne manĝu kun sango; ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe.
头的周围(周围或作:两鬓)不可剃,胡须的周围也不可损坏。
Ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo.
不可为死人用刀划身,也不可在身上刺花纹。我是耶和华。
Entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi: Mi estas la Eternulo.
「不可辱没你的女儿,使她为娼妓,恐怕地上的人专向淫乱,地就满了大恶。
Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco.
你们要守我的安息日,敬我的圣所。我是耶和华。
Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo.
「不可偏向那些交鬼的和行巫术的;不可求问他们,以致被他们玷污了。我是耶和华─你们的 神。
Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「在白发的人面前,你要站起来;也要尊敬老人,又要敬畏你的 神。我是耶和华。
Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
「若有外人在你们国中和你同居,就不可欺负他。
Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.
和你们同居的外人,你们要看他如本地人一样,并要爱他如己,因为你们在埃及地也作过寄居的。我是耶和华─你们的 神。
Kiel indiĝeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi, kaj amu lin kiel vin mem, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta: Mi estas la Eternulo, via Dio.
「你们施行审判,不可行不义;在尺、秤、升、斗上也是如此。
Ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso.
要用公道天平、公道法码、公道升斗、公道秤。我是耶和华─你们的 神,曾把你们从埃及地领出来的。
Pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu ĉe vi: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
你们要谨守遵行我一切的律例典章。我是耶和华。」
Kaj observu ĉiujn Miajn leĝojn kaj ĉiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo.