Judges 20

于是以色列从但到别是巴,以及住基列地的众人都出来,如同一人,聚集在米斯巴耶和华面前。
Kaj eliris ĉiuj Izraelidoj, kaj kolektiĝis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, kaj la lando Gilead, antaŭ la Eternulo en Micpa.
以色列民的首领,就是各支派的军长,都站在 神百姓的会中;拿刀的步兵共有四十万。
Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, ĉiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon.
以色列人上到米斯巴,便雅悯人都听见了。以色列人说:「请你将这件恶事的情由对我们说明。」
La Benjamenidoj aŭdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris: Diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo?
那利未人,就是被害之妇人的丈夫,回答说:「我和我的妾到了便雅悯的基比亚住宿。
Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris: Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti.
基比亚人夜间起来,围了我住的房子,想要杀我,又将我的妾强奸致死。
Kaj leviĝis kontraŭ min la loĝantoj de Gibea, kaj ĉirkaŭis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke ŝi mortis.
我就把我妾的尸身切成块子,使人拿著传送以色列得为业的全地,因为基比亚人在以色列中行了凶淫丑恶的事。
Tiam mi prenis mian kromedzinon, distranĉis ŝin kaj dissendis en ĉiujn regionojn de Izrael; ĉar ili faris malĉastaĵon kaj malnoblaĵon en Izrael.
你们以色列人都当筹划商议。」
Jen vi ĉiuj estas Izraelidoj; faru konsiliĝon kaj decidon ĉi tie.
众民都起来如同一人,说:「我们连一人都不回自己帐棚、自己房屋去。
Kaj leviĝis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris: Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo;
我们向基比亚人必这样行,照所掣的籤去攻击他们。
sed jen estas, kion ni faros al Gibea: ni lotos pri ĝi;
我们要在以色列各支派中,一百人挑取十人,一千人挑取百人,一万人挑取千人,为民运粮,等大众到了便雅悯的基比亚,就照基比亚人在以色列中所行的丑事征伐他们。」
kaj ni prenos po dek homoj el ĉiu cento, el ĉiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu manĝaĵon por la popolo, por ke ĉi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraŭ ĝi konforme al la malnoblaĵo, kiun ĝi faris en Izrael.
于是以色列众人彼此连合如同一人,聚集攻击那城。
Kaj kolektiĝis kontraŭ la urbo ĉiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.
以色列众支派打发人去,问便雅悯支派的各家说:「你们中间怎么做了这样的恶事呢?
Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al ĉiuj familioj de Benjamen, por diri: Kio estas la malbonaĵo, kiu estas farita ĉe vi?
现在你们要将基比亚的那些匪徒交出来,我们好治死他们,从以色列中除掉这恶。」便雅悯人却不肯听从他们弟兄以色列人的话。
Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la voĉon de siaj fratoj, la Izraelidoj.
便雅悯人从他们的各城里出来,聚集到了基比亚,要与以色列人打仗。
Kaj la Benjamenidoj kolektiĝis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraŭ la Izraelidojn.
那时便雅悯人从各城里点出拿刀的,共有二万六千;另外还有基比亚人点出七百精兵。
Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la loĝantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej taŭgaj.
在众军之中有拣选的七百精兵,都是左手便利的,能用机弦甩石打人,毫发不差。
El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj; ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi.
便雅悯人之外,点出以色列人拿刀的,共有四十万,都是战士。
Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; ĉiuj ili estis batalkapablaj.
以色列人就起来,到伯特利去求问 神说:「我们中间谁当首先上去与便雅悯人争战呢?」耶和华说:「犹大当先上去。」
Kaj ili leviĝis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris: Kiu el ni devas iri antaŭe milite kontraŭ la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris: Jehuda antaŭe.
以色列人早晨起来,对著基比亚安营。
Kaj la Izraelidoj leviĝis matene kaj eksieĝis Gibean.
以色列人出来,要与便雅悯人打仗,就在基比亚前摆阵。
Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraŭ la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraŭ ili antaŭ Gibea.
便雅悯人就从基比亚出来,当日杀死以色列人二万二千。
Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron.
以色列人彼此奋勇,仍在头一日摆阵的地方又摆阵。
Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuraĝon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago.
未摆阵之先,以色列人上去,在耶和华面前哭号,直到晚上,求问耶和华说:「我们再去与我们弟兄便雅悯人打仗可以不可以?」耶和华说:「可以上去攻击他们。」
Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.
第二日,以色列人就上前攻击便雅悯人。
Kaj la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago.
便雅悯人也在这日从基比亚出来,与以色列人接战,又杀死他们一万八千,都是拿刀的。
Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraŭ dek ok mil homojn sur la teron; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
以色列众人就上到伯特利,坐在耶和华面前哭号,当日禁食直到晚上;又在耶和华面前献燔祭和平安祭。
Tiam ĉiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaŭ la Eternulo kaj fastis en tiu tago ĝis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaŭ la Eternulon.
那时, 神的约柜在那里;亚伦的孙子、以利亚撒的儿子非尼哈侍立在约柜前。以色列人问耶和华说:「我们当再出去与我们弟兄便雅悯人打仗呢?还是罢兵呢?」耶和华说:「你们当上去,因为明日我必将他们交在你们手中。」
Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio,
并入上节
kaj Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaŭ ĝi en tiu tempo); kaj ili diris: Ĉu ni devas plue elpaŝi batale kontraŭ niajn fratojn la Benjamenidojn, aŭ ĉu ni devas ĉesi? Kaj la Eternulo diris: Iru, ĉar morgaŭ Mi transdonos ilin en viajn manojn.
以色列人在基比亚的四围设下伏兵。
Kaj la Izraelidoj aranĝis embuskojn ĉirkaŭe de Gibea.
第三日,以色列人又上去攻击便雅悯人,在基比亚前摆阵,与前两次一样。
Kaj la Izraelidoj eliris kontraŭ la Benjamenidojn en la tria tago kaj stariĝis kontraŭ Gibea kiel antaŭe.
便雅悯人也出来迎敌,就被引诱离城;在田间两条路上,一通伯特利,一通基比亚,像前两次,动手杀死以色列人约有三十个。
Kaj la Benjamenidoj eliris kontraŭ la popolon, malproksimiĝis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antaŭaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj.
便雅悯人说:「他们仍旧败在我们面前。」但以色列人说:「我们不如逃跑,引诱他们离开城到路上来。」
Kaj la Benjamenidoj diris al si: Ili falas antaŭ ni kiel antaŭe. Kaj la Izraelidoj diris: Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon.
以色列众人都起来,在巴力‧他玛摆阵,以色列的伏兵从马利迦巴埋伏的地方冲上前去。
Kaj ĉiuj Izraelidoj leviĝis de sia loko kaj stariĝis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj ĵetis sin el sia loko, el la kaverno Geba.
有以色列人中的一万精兵,来到基比亚前接战,势派甚是凶猛;便雅悯人却不知道灾祸临近了。
Kaj venis antaŭ Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono.
耶和华使以色列人杀败便雅悯人。那日,以色列人杀死便雅悯人二万五千一百,都是拿刀的。
Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaŭ la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; ĉiuj ili estis eltirantoj de glavo.
于是便雅悯人知道自己败了。先是以色列人;因为靠著在基比亚前所设的伏兵,就在便雅悯人面前诈败。
La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; ĉar ili fidis la embuskon, kiun ili aranĝis ĉe Gibea.
伏兵急忙闯进基比亚,用刀杀死全城的人。
Kaj la embuskuloj rapidis kaj ĵetis sin kontraŭ Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo.
以色列人预先同伏兵约定在城内放火,以烟气上腾为号。
Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke ĉi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo.
以色列人临退阵的时候,便雅悯人动手杀死以色列人,约有三十个,就说:「他们仍像前次被我们杀败了。」
Kiam la Izraelidoj retiriĝis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris: Ili falas antaŭ ni kiel en la unua batalo:
当烟气如柱从城中上腾的时候,便雅悯人回头观看,见全城的烟气冲天。
tiam komencis leviĝadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo leviĝas flamoj al la ĉielo.
以色列人又转身回来,便雅悯人就甚惊惶,因为看见灾祸临到自己了。
Kaj la Izraelidoj returniĝis, kaj la Benjamenidoj terure konsterniĝis; ĉar ili vidis, ke malfeliĉo ilin trafis.
他们在以色列人面前转身往旷野逃跑;以色列人在后面追杀。那从各城里出来的,也都夹攻杀灭他们。
Kaj ili turniĝis antaŭ la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje,
以色列人围绕便雅悯人,追赶他们,在他们歇脚之处、对著日出之地的基比亚践踏他们。
ĉirkaŭis la Benjamenidojn, persekutis ilin ĝis Menuĥa, kaj piedpremis ilin ĝis la orienta flanko de Gibea.
便雅悯人死了的有一万八千,都是勇士。
Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
其余的人转身向旷野逃跑,往临门磐去。以色列人在道路上杀了他们五千人,如拾取遗穗一样,追到基顿又杀了他们二千人。
Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin ĝis Gidom kaj batis el ili ankoraŭ du mil homojn.
那日便雅悯死了的共有二万五千人,都是拿刀的勇士。
La nombro de ĉiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; ĉiuj ili estis fortaj militistoj.
只剩下六百人,转身向旷野逃跑,到了临门磐,就在那里住了四个月。
Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis ĉe la roko Rimon kvar monatojn.
以色列人又转到便雅悯地,将各城的人和牲畜,并一切所遇见的,都用刀杀尽,又放火烧了一切城邑。
Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj ĉion, kion ili trovis; kaj ĉiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.