Judges 2

耶和华的使者从吉甲上到波金,对以色列人说:「我使你们从埃及上来,领你们到我向你们列祖起誓应许之地。我又说:『我永不废弃与你们所立的约。
Kaj venis anĝelo de la Eternulo el Gilgal al Boĥim, kaj diris: Mi elkondukis vin el Egiptujo, kaj venigis vin en la landon, pri kiu Mi ĵuris al viaj patroj, kaj Mi diris: Mi neniam rompos Mian interligon kun vi;
你们也不可与这地的居民立约,要拆毁他们的祭坛。你们竟没有听从我的话!为何这样行呢?』
sed vi ne faru interligon kun la loĝantoj de ĉi tiu lando, iliajn altarojn detruu. Sed vi ne obeis Mian voĉon; kial vi tion faris?
因此我又说:『我必不将他们从你们面前赶出;他们必作你们肋下的荆棘。他们的 神必作你们的网罗。』」
Tial Mi diras: Mi ne forpelos ilin de vi, kaj ili estos por vi kaptilo, kaj iliaj dioj estos por vi falilo.
耶和华的使者向以色列众人说这话的时候,百姓就放声而哭。
Kaj kiam la anĝelo de la Eternulo parolis tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, la popolo levis sian voĉon kaj ploris.
于是给那地方起名叫波金(就是哭的意思)。众人在那里向耶和华献祭。
Kaj ili donis al tiu loko la nomon Boĥim. Kaj ili tie buĉis oferojn al la Eternulo.
从前约书亚打发以色列百姓去的时候,他们各归自己的地业,占据地土。
Kaj Josuo forliberigis la popolon, kaj la Izraelidoj iris ĉiu al sia hereda parto, por ekposedi la landon.
约书亚在世和约书亚死后,那些见耶和华为以色列人所行大事的长老还在的时候,百姓都事奉耶和华。
Kaj la popolo servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj vidis ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
耶和华的仆人、嫩的儿子约书亚,正一百一十岁就死了。
Kaj mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, en la aĝo de cent dek jaroj.
以色列人将他葬在他地业的境内,就是在以法莲山地的亭拿‧希烈,在迦实山的北边。
Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Ĥeres, sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.
那世代的人也都归了自己的列祖。后来有别的世代兴起,不知道耶和华,也不知道耶和华为以色列人所行的事。
Kaj ankaŭ tiu tuta generacio alkolektiĝis al siaj patroj; kaj aperis post ili generacio alia, kiu ne konis la Eternulon, nek la farojn, kiujn Li faris al Izrael.
以色列人行耶和华眼中看为恶的事,去事奉诸巴力,
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servis al Baaloj.
离弃了领他们出埃及地的耶和华─他们列祖的 神,去叩拜别神,就是四围列国的神,惹耶和华发怒;
Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
并离弃耶和华,去事奉巴力和亚斯她录。
Kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar.
耶和华的怒气向以色列人发作,就把他们交在抢夺他们的人手中,又将他们付与四围仇敌的手中,甚至他们在仇敌面前再不能站立得住。
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de rabistoj, kiuj prirabis ilin, kaj Li vendis ilin en la manojn de iliaj malamikoj ĉirkaŭe; kaj ili ne povis plu sin teni antaŭ siaj malamikoj.
他们无论往何处去,耶和华都以灾祸攻击他们,正如耶和华所说的话,又如耶和华向他们所起的誓;他们便极其困苦。
Kien ajn ili iris, la mano de la Eternulo estis kontraŭ ili por malbono, kiel la Eternulo diris kaj kiel la Eternulo ĵuris al ili; kaj ili estis tre premataj.
耶和华兴起士师,士师就拯救他们脱离抢夺他们人的手。
Kaj la Eternulo starigis juĝistojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj rabintoj;
他们却不听从士师,竟随从叩拜别神,行了邪淫,速速地偏离他们列祖所行的道,不如他们列祖顺从耶和华的命令。
tamen ankaŭ la juĝistojn ili ne obeis, sed ili malĉastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide dekliniĝis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.
耶和华为他们兴起士师,就与那士师同在。士师在世的一切日子,耶和华拯救他们脱离仇敌的手。他们因受欺压扰害,就哀声叹气,所以耶和华后悔了。
Kaj kiam la Eternulo starigis por ili juĝistojn, kaj la Eternulo estis kun la juĝisto, kaj savadis ilin el la manoj de iliaj malamikoj dum la tuta vivo de la juĝisto, ĉar la Eternulo kompatis ilin, kiam ili ĝemis pro siaj turmentantoj kaj premantoj:
及至士师死后,他们就转去行恶,比他们列祖更甚,去事奉叩拜别神,总不断绝顽梗的恶行。
tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.
于是耶和华的怒气向以色列人发作。他说:「因这民违背我吩咐他们列祖所守的约,不听从我的话,
Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li diris: Ĉar ĉi tiu popolo malobeis Mian interligon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ne aŭskultis Mian voĉon,
所以约书亚死的时候所剩下的各族,我必不再从他们面前赶出,
tial Mi ankaŭ forpelos de ili neniun el la popoloj, kiujn restigis Josuo, kiam li mortis;
为要借此试验以色列人,看他们肯照他们列祖谨守遵行我的道不肯。」
por elprovi per ili Izraelon, ĉu ili observos la vojon de la Eternulo kaj iros ĝin, kiel observis iliaj patroj, aŭ ne.
这样耶和华留下各族,不将他们速速赶出,也没有交付约书亚的手。
Kaj la Eternulo restigis tiujn popolojn, kaj ne rapidis elpeli ilin, kaj ne transdonis ilin en la manojn de Josuo.