Judges 19

当以色列中没有王的时候,有住以法莲山地那边的一个利未人,娶了一个犹大伯利恒的女子为妾。
En tiu tempo, kiam ne ekzistis reĝo ĉe Izrael, loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Leĥem de Jehuda.
妾行淫离开丈夫,回犹大的伯利恒,到了父家,在那里住了四个月。
Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn.
她丈夫起来,带著一个仆人、两匹驴去见她,用好话劝她回来。女子就引丈夫进入父家。她父见了那人,便欢欢喜喜地迎接。
Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo.
那人的岳父,就是女子的父亲,将那人留下住了三天。于是二人一同吃喝、住宿。
Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie.
到第四天,利未人清早起来要走,女子的父亲对女婿说:「请你吃点饭,加添心力,然后可以行路。」
En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
于是二人坐下一同吃喝。女子的父亲对那人说:「请你再住一夜,畅快你的心。」
Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron.
那人起来要走,他岳父强留他,他又住了一宿。
La viro leviĝis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.
到第五天,他清早起来要走,女子的父亲说:「请你吃点饭,加添心力,等到日头偏西再走。」于是二人一同吃饭。
En la kvina tago li leviĝis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris: Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ manĝis.
那人同他的妾和仆人起来要走,他岳父,就是女子的父亲,对他说:「看哪,日头偏西了,请你再住一夜;天快晚了,可以在这里住宿,畅快你的心。明天早早起行回家去。」
Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
那人不愿再住一夜,就备上那两匹驴,带著妾起身走了,来到耶布斯的对面(耶布斯就是耶路撒冷。)
Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino.
临近耶布斯的时候,日头快要落了,仆人对主人说:「我们不如进这耶布斯人的城里住宿。」
Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi.
主人回答说:「我们不可进不是以色列人住的外邦城,不如过到基比亚去」;
Sed lia sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea.
又对仆人说:「我们可以到一个地方,或住在基比亚,或住在拉玛。」
Kaj li diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama.
他们就往前走。将到便雅悯的基比亚,日头已经落了;
Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.
他们进入基比亚要在那里住宿,就坐在城里的街上,因为无人接他们进家住宿。
Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.
晚上,有一个老年人从田间做工回来。他原是以法莲山地的人,住在基比亚;那地方的人却是便雅悯人。
Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
老年人举目看见客人坐在城里的街上,就问他说:「你从哪里来?要往哪里去?」
Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi venas?
他回答说:「我们从犹大的伯利恒来,要往以法莲山地那边去。我原是那里的人,到过犹大的伯利恒,现在我往耶和华的殿去,在这里无人接我进他的家。
Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.
其实我有粮草可以餵驴,我与我的妾,并我的仆人,有饼有酒,并不缺少什么。」
Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.
老年人说:「愿你平安!你所需用的我都给你,只是不可在街上过夜。」
Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.
于是领他们到家里,餵上驴,他们就洗脚吃喝。
Kaj li envenigis lin en sian domon, kaj li donis manĝaĵon al la azenoj; kaj ili lavis siajn piedojn kaj manĝis kaj trinkis.
他们心里正欢畅的时候,城中的匪徒围住房子,连连叩门,对房主老人说:「你把那进你家的人带出来,我们要与他交合。」
Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene: Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
那房主出来对他们说:「弟兄们哪,不要这样作恶;这人既然进了我的家,你们就不要行这丑事。
Tiam eliris al ili la domomastro, kaj diris al ili: Ne, miaj fratoj, ne faru malbonon; ĉar tiu homo venis en mian domon, ne faru tian malnoblaĵon.
我有个女儿,还是处女,并有这人的妾,我将她们领出来任凭你们玷辱她们,只是向这人不可行这样的丑事。」
Jen mi havas filinon virgulinon, kaj li havas kromedzinon; mi elirigos ilin, kaj vi malhonoru ilin, kaj faru al ili tion, kio plaĉas al vi; sed kun ĉi tiu viro ne faru tian abomenindaĵon.
那些人却不听从他的话。那人就把他的妾拉出去交给他们,他们便与她交合,终夜凌辱她,直到天色快亮才放她去。
Sed la homoj ne volis aŭskulti lin. Tiam la viro prenis sian kromedzinon kaj elirigis al ili sur la straton. Kaj ili ekkonis ŝin, kaj faris al si amuzon kun ŝi dum la tuta nokto, ĝis la mateno; kaj ili forliberigis ŝin, kiam leviĝis la matenruĝo.
天快亮的时候,妇人回到她主人住宿的房门前,就仆倒在地,直到天亮。
Kaj la virino venis antaŭ la mateniĝo, kaj falis antaŭ la pordo de la domo de tiu homo, kie estis ŝia sinjoro; kaj ŝi kuŝis, ĝis fariĝis lume.
早晨,她的主人起来开了房门,出去要行路,不料那妇人仆倒在房门前,两手搭在门槛上;
Matene leviĝis ŝia sinjoro kaj malfermis la pordon de la domo, kaj eliris, por iri sian vojon; kaj jen li vidas, ke la virino, lia kromedzino, kuŝas antaŭ la pordo de la domo, kaj ŝiaj manoj estas sur la sojlo.
就对妇人说:「起来,我们走吧!」妇人却不回答。那人便将她驮在驴上,起身回本处去了。
Kaj li diris al ŝi: Leviĝu, kaj ni iros. Sed estis nenia respondo. Tiam li prenis ŝin sur la azenon, leviĝis, kaj iris al sia loko.
到了家里,用刀将妾的尸身切成十二块,使人拿著传送以色列的四境。
Kiam li venis en sian domon, li prenis tranĉilon, prenis sian kromedzinon kaj distranĉis ŝin kun ŝiaj ostoj en dek du partojn kaj dissendis tion en ĉiujn regionojn de Izrael.
凡看见的人都说:「从以色列人出埃及地,直到今日,这样的事没有行过,也没有见过。现在应当思想,大家商议当怎样办理。」
Kaj ĉiu, kiu tion vidis, diris: Ne estis kaj ne vidiĝis io simila de post la tago, kiam la Izraelidoj eliris el la lando Egipta, ĝis nun; atentu tion, konsiliĝu, kaj decidu.