Judges 17

以法莲山地有一个人名叫米迦。
Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa.
他对母亲说:「你那一千一百舍客勒银子被人拿去,你因此咒诅,并且告诉了我。看哪,这银子在我这里,是我拿去了。」他母亲说:「我儿啊,愿耶和华赐福与你!」
Li diris al sia patrino: La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris: Mia filo estu benata de la Eternulo.
米迦就把这一千一百舍客勒银子还他母亲。他母亲说:「我分出这银子来为你献给耶和华,好雕刻一个像,铸成一个像。现在我还是交给你。」
Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris: Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi.
米迦将银子还他母亲,他母亲将二百舍客勒银子交给银匠,雕刻一个像,铸成一个像,安置在米迦的屋内。
Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa.
这米迦有了神堂,又制造以弗得和家中的神像,分派他一个儿子作祭司。
Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
那时以色列中没有王,各人任意而行。
En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
犹大的伯利恒有一个少年人,是犹大族的利未人,他在那里寄居。
Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie.
这人离开犹大的伯利恒城,要找一个可住的地方。行路的时候,到了以法莲山地,走到米迦的家。
Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa.
米迦问他说:「你从哪里来?」他回答说:「从犹大的伯利恒来。我是利未人,要找一个可住的地方。」
Kaj Miĥa diris al li: De kie vi venas? Kaj tiu diris al li: Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune.
米迦说:「你可以住在我这里,我以你为父、为祭司。我每年给你十舍客勒银子,一套衣服和度日的食物。」利未人就进了他的家。
Tiam Miĥa diris al li: Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris.
利未人情愿与那人同住;那人看这少年人如自己的儿子一样。
Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
米迦分派这少年的利未人作祭司,他就住在米迦的家里。
Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa.
米迦说:「现在我知道耶和华必赐福与我,因我有一个利未人作祭司。」
Kaj Miĥa diris: Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.