Judges 10

亚比米勒以后,有以萨迦人朵多的孙子、普瓦的儿子陀拉兴起,拯救以色列人。他住在以法莲山地的沙密。
Post Abimeleĥ leviĝis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isaĥarido. Li loĝis en Ŝamir, sur la monto de Efraim.
陀拉作以色列的士师二十三年,就死了,葬在沙密。
Kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en Ŝamir.
在他以后有基列人睚珥兴起,作以色列的士师二十二年。
Post li leviĝis Jair, Gileadano, kaj li estis juĝisto de Izrael dum dudek du jaroj.
他有三十个儿子,骑著三十匹驴驹。他们有三十座城邑,叫作哈倭特‧睚珥,直到如今,都是在基列地。
Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; ĝis nun oni ilin nomas Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.
睚珥死了,就葬在加们。
Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
以色列人又行耶和华眼中看为恶的事,去事奉诸巴力和亚斯她录,并亚兰的神、西顿的神、摩押的神、亚扪人的神、非利士人的神,离弃耶和华,不事奉他。
Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
耶和华的怒气向以色列人发作,就把他们交在非利士人和亚扪人的手中。
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
从那年起,他们扰害欺压约旦河那边、住亚摩利人之基列地的以色列人,共有十八年。
Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, ĉiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
亚扪人又渡过约旦河去攻打犹大和便雅悯,并以法莲族。以色列人就甚觉窘迫。
Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaŭ kontraŭ Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.
以色列人哀求耶和华说:「我们得罪了你;因为离弃了我们 神,去事奉诸巴力。」
Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj.
耶和华对以色列人说:「我岂没有救过你们脱离埃及人、亚摩利人、亚扪人,和非利士人吗?
Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filiŝtoj.
西顿人、亚玛力人、马云人也都欺压你们;你们哀求我,我也拯救你们脱离他们的手。
Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj;
你们竟离弃我,事奉别神!所以我不再救你们了。
kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin.
你们去哀求所选择的神;你们遭遇急难的时候,让他救你们吧!」
Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero.
以色列人对耶和华说:「我们犯罪了,任凭你随意待我们吧!只求你今日拯救我们。」
Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo: Ni pekis; faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi; nur savu nin hodiaŭ.
以色列人就除掉他们中间的外邦神,事奉耶和华。耶和华因以色列人受的苦难,就心中担忧。
Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
当时亚扪人聚集,安营在基列。以色列人也聚集,安营在米斯巴。
Kaj kolektiĝis la Amonidoj kaj stariĝis tendare en Gilead; kolektiĝis ankaŭ la Izraelidoj kaj stariĝis tendare en Micpa.
基列的民和众首领彼此商议说:「谁能先去攻打亚扪人,谁必作基列一切居民的领袖。」
Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj: Kiu komencos batalon kontraŭ la Amonidoj, tiu estos estro de ĉiuj loĝantoj de Gilead.