Joshua 17

玛拿西是约瑟的长子,他的支派拈阄所得之地记在下面。至于玛拿西的长子基列之父(父或作:主)玛吉,因为是勇士就得了基列和巴珊。
Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan.
玛拿西其余的子孙,按著宗族拈阄分地,就是亚比以谢子孙,希勒子孙,亚斯列子孙,示剑子孙,希弗子孙,示米大子孙;这些按著宗族,都是约瑟儿子玛拿西子孙的男丁。
Estis donite ankaŭ al la ceteraj filoj de Manase laŭ iliaj familioj: al la filoj de Abiezer kaj al la filoj de Ĥelek kaj al la filoj de Asriel kaj al la filoj de Ŝeĥem kaj al la filoj de Ĥefer kaj al la filoj de Ŝemida. Tio estas la naskitoj de Manase, filo de Jozef, la virseksuloj, laŭ iliaj familioj.
玛拿西的元孙,玛吉的曾孙,基列的孙子,希弗的儿子西罗非哈没有儿子,只有女儿。他的女儿名叫玛拉、挪阿、曷拉、密迦、得撒;
Sed Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, ne havis filojn, sed nur filinojn; jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla, kaj Noa, Ĥogla, Milka, kaj Tirca.
她们来到祭司以利亚撒和嫩的儿子约书亚并众首领面前,说:「耶和华曾吩咐摩西在我们弟兄中分给我们产业。」于是约书亚照耶和华所吩咐的,在她们伯叔中,把产业分给她们。
Kaj ili aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj, dirante: La Eternulo ordonis al Moseo doni al ni posedaĵon meze de niaj fratoj. Kaj li donis al ili, konforme al la diro de la Eternulo, posedaĵon inter la fratoj de ilia patro.
除了约旦河东的基列和巴珊地之外,还有十分地归玛拿西,
Kaj Manase ricevis dek parcelojn, krom la lando Gileada kaj Baŝana, kiu estas transe de Jordan;
因为玛拿西的孙女们在玛拿西的孙子中得了产业。基列地是属玛拿西其余的子孙。
ĉar la filinoj de Manase ricevis posedaĵon inter liaj filoj, kaj la lando Gileada estis por la ceteraj filoj de Manase.
玛拿西的境界:从亚设起,到示剑前的密米他,往北到隐‧他普亚居民之地。
Kaj la limo de Manase estis de Aŝer ĝis Miĥmetat, kiu estas kontraŭ Ŝeĥem; kaj la limo iras dekstren, al la loĝantoj de En-Tapuaĥ.
他普亚地归玛拿西,只是玛拿西境界上的他普亚城归以法莲子孙。
Manase ricevis la landon Tapuaĥ; sed la urbon Tapuaĥ ĉe la limo de Manase ricevis la Efraimidoj.
其界下到加拿河的南边。在玛拿西城邑中的这些城邑都归以法莲。玛拿西的地界是在河北直通到海为止;
Kaj la limo malsupreniras al la torento Kana, sude de la torento. Tiuj urboj apartenas al Efraim meze de la urboj de Manase. Kaj la limo de Manase estas norde de la torento, kaj finiĝas ĉe la maro.
南归以法莲,北归玛拿西,以海为界;北边到亚设,东边到以萨迦。
La suda parto apartenis al Efraim, kaj la norda parto apartenis al Manase, kaj la maro estis lia limo. Kaj kun Aŝer ili kuntuŝiĝis norde, kaj kun Isaĥar oriente.
玛拿西在以萨迦和亚设境内,有伯‧善和属伯‧善的镇市,以伯莲和属以伯莲的镇市,多珥的居民和属多珥的镇市;又有三处山冈,就是隐‧多珥和属隐‧多珥的镇市;他纳的居民和属他纳的镇市,米吉多的居民和属米吉多的镇市。
Ĉe Isaĥar kaj Aŝer apartenis al Manase Bet-Ŝean kaj ĝiaj urbetoj, kaj Jibleam kaj ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de En-Dor kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Taanaĥ kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantoj de Megido kaj de ĝiaj urbetoj, kaj la triobla altaĵo.
只是玛拿西子孙不能赶出这些城的居民,迦南人偏要住在那地。
La filoj de Manase ne povis preni tiujn urbojn; kaj la Kanaanidoj plue restis en tiu lando.
及至以色列人强盛了,就使迦南人做苦工,没有把他们全然赶出。
Sed kiam la Izraelidoj plifortiĝis, ili faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne forpelis ilin.
约瑟的子孙对约书亚说:「耶和华到如今既然赐福与我们,我们也族大人多,你为什么仅将一阄一段之地分给我们为业呢?」
Kaj la filoj de Jozef ekparolis al Josuo, dirante: Kial vi donis al mi kiel posedaĵon nur unu lotaĵon kaj unu parcelon, dum mi estas ja multnombra, ĉar la Eternulo min benis?
约书亚说:「你们如果族大人多,嫌以法莲山地窄小,就可以上比利洗人、利乏音人之地,在树林中砍伐树木。」
Kaj Josuo diris al ili: Se vi estas multnombra, iru supren en la arbaron, kaj elhaku al vi tie lokon en la lando de la Perizidoj kaj de la Rafaidoj; ĉar la monto de Efraim estas malvasta por vi.
约瑟的子孙说:「那山地容不下我们,并且住平原的迦南人,就是住伯‧善和属伯‧善的镇市,并住耶斯列平原的人,都有铁车。」
Kaj la filoj de Jozef diris: Ne sufiĉos por ni la monto; kaj ferajn ĉarojn havas ĉiuj Kanaanidoj, kiuj loĝas en la valo, tiuj, kiuj loĝas en Bet-Ŝean kaj en ĝiaj urbetoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en la valo Jizreel.
约书亚对约瑟家,就是以法莲和玛拿西人,说:「你是族大人多,并且强盛,不可仅有一阄之地,
Kaj Josuo diris al la domo de Jozef, al Efraim kaj Manase, jene: Vi estas multnombra kaj havas grandan forton, tial vi ne havos unu lotaĵon,
山地也要归你,虽是树林,你也可以砍伐;靠近之地必归你。迦南人虽有铁车,虽是强盛,你也能把他们赶出去。」
sed vi havos monton, sur kiu estas arbaro; elhaku ĝin, kaj ĝi estos via ĝis sia fino; ĉar vi forpelos la Kanaanidojn, malgraŭ ke ili havas ferajn ĉarojn, kaj malgraŭ ke ili estas fortaj.