Joshua 13

约书亚年纪老迈,耶和华对他说:「你年纪老迈了,还有许多未得之地,
Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
就是非利士人的全境和基述人的全地。
Jen estas la tero, kiu restas: ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
从埃及前的西曷河往北,直到以革伦的境界,就算属迦南人之地。有非利士人五个首领所管的迦萨人、亚实突人、亚实基伦人、迦特人、以革伦人之地,并有南方亚卫人之地。
komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
又有迦南人的全地,并属西顿人的米亚拉到亚弗,直到亚摩利人的境界。
kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
还有迦巴勒人之地,并向日出的全黎巴嫩,就是从黑门山根的巴力‧迦得,直到哈马口。
kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
山地的一切居民,从黎巴嫩直到米斯利弗‧玛音,就是所有的西顿人,我必在以色列人面前赶出他们去。你只管照我所吩咐的,将这地拈阄分给以色列人为业。
ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
现在你要把这地分给九个支派和玛拿西半个支派为业。」
Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
玛拿西那半支派和流便、迦得二支派已经受了产业,就是耶和华的仆人摩西在约旦河东所赐给他们的:
Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
是从亚嫩谷边的亚罗珥和谷中的城,并米底巴的全平原,直到底本,
de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
和在希实本作王亚摩利王西宏的诸城,直到亚扪人的境界;
kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
又有基列地、基述人、玛迦人的地界,并黑门全山、巴珊全地,直到撒迦;
kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
又有巴珊王噩的全国─他在亚斯他录和以得来作王(利乏音人所存留的只剩下他)。这些地的人都是摩西所击杀、所赶逐的。
la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
以色列人却没有赶逐基述人、玛迦人;这些人仍住在以色列中,直到今日。
Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj ĝis nun.
只是利未支派,摩西(原文作他)没有把产业分给他们。他们的产业乃是献与耶和华─以色列 神的火祭,正如耶和华所应许他们的。
Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
摩西按著流便支派的宗族分给他们产业。
Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj.
他们的境界是亚嫩谷边的亚罗珥和谷中的城,靠近米底巴的全平原;
Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
希实本并属希实本平原的各城,底本、巴末‧巴力、伯‧巴力‧勉、
Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
雅杂、基底莫、米法押、
kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
基列亭、西比玛、谷中山的细列‧哈沙辖、
kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek
伯‧毗珥、毘斯迦山坡、伯‧耶西末;
kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot,
平原的各城,并亚摩利王西宏的全国。这西宏曾在希实本作王,摩西把他和米甸的族长以未、利金、苏珥、户珥、利巴击杀了;这都是住那地属西宏为首领的。
kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
那时以色列人在所杀的人中,也用刀杀了比珥的儿子术士巴兰。
Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
流便人的境界就是约旦河与靠近约旦河的地。以上是流便人按著宗族所得为业的诸城,并属城的村庄。
Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
摩西按著迦得支派的宗族分给他们产业。
Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
他们的境界是雅谢和基列的各城,并亚扪人的一半地,直到拉巴前的亚罗珥;
Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba;
从希实本到拉抹‧米斯巴和比多宁,又从玛哈念到底璧的境界,
kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir;
并谷中的伯‧亚兰、伯‧宁拉、疏割、撒分,就是希实本王西宏国中的余地,以及约旦河与靠近约旦河的地,直到基尼烈海的极边,都在约旦河东。
kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
以上是迦得人按著宗族所得为业的诸城,并属城的村庄。
Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
摩西把产业分给玛拿西半支派,是按著玛拿西半支派的宗族所分的。
Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.
他们的境界是从玛哈念起,包括巴珊全地,就是巴珊王噩的全国,并在巴珊、睚珥的一切城邑,共六十个。
Kaj ilia regiono estis: de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek urboj;
基列的一半,并亚斯他录、以得来,就是属巴珊王噩国的二城,是按著宗族给玛拿西的儿子玛吉的一半子孙。
kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.
以上是摩西在约旦河东对著耶利哥的摩押平原所分给他们的产业。
Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente.
只是利未支派,摩西没有把产业分给他们。耶和华─以色列的 神是他们的产业,正如耶和华所应许他们的。
Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.