Joshua 11

夏琐王耶宾听见这事,就打发人去见玛顿王约巴、伸崙王、押煞王,
Kiam tion aŭdis Jabin, reĝo de Ĥacor, li sendis al Jobab, reĝo de Madon, kaj al la reĝo de Ŝimron kaj al la reĝo de Aĥŝaf,
与北方山地、基尼烈南边的亚拉巴高原,并西边多珥山冈的诸王;
kaj al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
又去见东方和西方的迦南人,与山地的亚摩利人、赫人、比利洗人、耶布斯人,并黑门山根米斯巴地的希未人。
al la Kanaanidoj oriente kaj okcidente, kaj al la Amoridoj kaj Ĥetidoj kaj Perizidoj, kaj Jebusidoj sur la monto, kaj al la Ĥividoj sub Ĥermon en la lando Micpa.
这些王和他们的众军都出来,人数多如海边的沙,并有许多马匹车辆。
Kaj eliris ili kaj ilia tuta militistaro kun ili, granda nombro da homoj, kiel la sablo sur la bordo de la maro, kaj tre multe da ĉevaloj kaj ĉaroj.
这诸王会合,来到米伦水边,一同安营,要与以色列人争战。
Kaj kuniĝis ĉiuj tiuj reĝoj, kaj venis kaj starigis siajn tendarojn kune apud la akvo Merom, por batali kontraŭ Izrael.
耶和华对约书亚说:「你不要因他们惧怕。明日这时,我必将他们交付以色列人全然杀了。你要砍断他们马的蹄筋,用火焚烧他们的车辆。」
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin, ĉar morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi transdonos ilin ĉiujn mortigotajn al Izrael; iliajn ĉevalojn vi lamigos, kaj iliajn ĉarojn vi forbruligos per fajro.
于是约书亚率领一切兵丁,在米伦水边突然向前攻打他们。
Kaj eliris kontraŭ ilin Josuo kune kun ĉiuj militistoj subite al la akvo Merom, kaj ĵetis sin sur ilin.
耶和华将他们交在以色列人手里,以色列人就击杀他们,追赶他们到西顿大城,到米斯利弗‧玛音,直到东边米斯巴的平原,将他们击杀,没有留下一个。
Kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj batis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Granda Cidon kaj ĝis Misrefot-Maim, kaj ĝis la valo de Micpe oriente, kaj batis ilin tiel, ke ili lasis al ili neniun restanton.
约书亚就照耶和华所吩咐他的去行,砍断他们马的蹄筋,用火焚烧他们的车辆。
Kaj Josuo agis kun ili tiel, kiel diris al li la Eternulo: iliajn ĉevalojn li lamigis, kaj iliajn ĉarojn li forbruligis per fajro.
当时,约书亚转回夺了夏琐,用刀击杀夏琐王。(素来夏琐在这诸国中是为首的。)
Kaj en tiu tempo Josuo iris returne, kaj prenis Ĥacoron, kaj ĝian reĝon li mortigis per glavo; ĉar Ĥacor antaŭe estis la ĉefa el ĉiuj tiuj regnoj.
以色列人用刀击杀城中的人口,将他们尽行杀灭;凡有气息的没有留下一个。约书亚又用火焚烧夏琐。
Kaj ili mortigis per glavo ĉion vivantan, kio estis en ĝi; ili ekstermis tiel, ke restis neniu animo; kaj Ĥacoron li forbruligis per fajro.
约书亚夺了这些王的一切城邑,擒获其中的诸王,用刀击杀他们,将他们尽行杀灭,正如耶和华仆人摩西所吩咐的。
Kaj ĉiujn urbojn de tiuj reĝoj kaj ĉiujn iliajn reĝojn Josuo prenis, kaj mortigis ilin per glavo, ekstermis ilin, kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo.
至于造在山冈上的城,除了夏琐以外,以色列人都没有焚烧。约书亚只将夏琐焚烧了。
Sed ĉiujn urbojn, kiuj staris sur montetoj, la Izraelidoj ne forbruligis; nur Ĥacoron solan Josuo forbruligis.
那些城邑所有的财物和牲畜,以色列人都取为自己的掠物;惟有一切人口都用刀击杀,直到杀尽;凡有气息的没有留下一个。
Kaj la tutan akireblaĵon el tiuj urboj kaj la brutojn la Izraelidoj rabis al si; nur ĉiujn homojn ili mortigis per glavo, ĝis ili ekstermis ilin, restigante neniun animon.
耶和华怎样吩咐他仆人摩西,摩西就照样吩咐约书亚,约书亚也照样行。凡耶和华所吩咐摩西的,约书亚没有一件懈怠不行的。
Kiel la Eternulo ordonis al Sia servanto Moseo, tiel Moseo ordonis al Josuo, kaj tiel faris Josuo; li mankigis nenion el ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.
约书亚夺了那全地,就是山地、一带南地、歌珊全地、高原、亚拉巴、以色列的山地,和山下的高原。
Tiamaniere Josuo prenis tiun tutan landon, la monton kaj la tutan sudan parton kaj la tutan landon Goŝen kaj la malaltaĵon kaj la stepon kaj la monton de Izrael kun ĝia bazo;
从上西珥的哈拉山,直到黑门山下黎巴嫩平原的巴力‧迦得,并且擒获那些地的诸王,将他们杀死。
de la monto Ĥalak, kiu leviĝas en la direkto al Seir, ĝis Baal-Gad en la valo de Lebanon, sub la monto Ĥermon; kaj ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj batis ilin kaj mortigis ilin.
约书亚和这诸王争战了许多年日。
Dum longa tempo Josuo militis kontraŭ ĉiuj tiuj reĝoj.
除了基遍的希未人之外,没有一城与以色列人讲和的,都是以色列人争战夺来的。
Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la Ĥividoj, loĝantoj en Gibeon; ĉiujn ili prenis per milito.
因为耶和华的意思是要使他们心里刚硬,来与以色列人争战,好叫他们尽被杀灭,不蒙怜悯,正如耶和华所吩咐摩西的。
Ĉar de la Eternulo venis la obstiniĝo de ilia koro al milito kontraŭ Izrael, por ekstermi ilin, por ke ne estu indulgo por ili, sed por ekstermi ilin plene, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
当时约书亚来到,将住山地、希伯崙、底璧、亚拿伯、犹大山地、以色列山地所有的亚衲族人剪除了。约书亚将他们和他们的城邑尽都毁灭。
Kaj en tiu tempo venis Josuo, kaj ekstermis la Anakidojn sur la monto, en Ĥebron, en Debir, en Anab, kaj sur la tuta monto de Jehuda kaj sur la monto de Izrael; kun iliaj urboj Josuo ekstermis ilin.
在以色列人的地没有留下一个亚衲族人,只在迦萨、迦特,和亚实突有留下的。
Ne restis Anakidoj en la lando de la Izraelidoj; nur en Gaza, en Gat, kaj en Aŝdod ili restis.
这样,约书亚照著耶和华所吩咐摩西的一切话夺了那全地,就按著以色列支派的宗族将地分给他们为业。于是国中太平,没有争战了。
Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al ĉio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis ĝin kiel heredan posedaĵon al Izrael, laŭ iliaj partoj, laŭ iliaj triboj. Kaj la lando trankviliĝis de milito.