Jonah 2

约拿在鱼腹中祷告耶和华─他的 神,
Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo.
说:我遭遇患难求告耶和华,你就应允我;从阴间的深处呼求,你就俯听我的声音。
Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.
你将我投下深渊,就是海的深处;大水环绕我,你的波浪洪涛都漫过我身。
Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
我说:我从你眼前虽被驱逐,我仍要仰望你的圣殿。
Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
诸水环绕我,几乎淹没我;深渊围住我;海草缠绕我的头。
Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon.
我下到山根,地的门将我永远关住。耶和华─我的 神啊,你却将我的性命从坑中救出来。
Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
我心在我里面发昏的时候,我就想念耶和华。我的祷告进入你的圣殿,达到你的面前。
Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
那信奉虚无之神的人,离弃怜爱他们的主;
Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco.
但我必用感谢的声音献祭与你。我所许的愿,我必偿还。救恩出于耶和华。
Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo. Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.
耶和华吩咐鱼,鱼就把约拿吐在旱地上。