Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.